Esperanta Civito

Direktivo Muhlemann en sveda universitato

Laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, eblas ekvivalentoj pri la jam ekzistantaj esperanto-diplomoj, se akiritaj antaŭ 2006, dato de la aprobo de direktivo Muhlemann. La direktivo fiksas la precizajn ekvivalentojn por multaj diplomoj, interalie tiuj de UEA/ILEI, taksataj je niveloj B1 respektive B2: fakte la postuloj de la elementa ILEI-nivelo estas tro altaj por elementuloj, kaj la diferenco kun la meza ILEI-nivelo estas malgranda, laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

De UEA/ILEI alvenis nenia reago pri tiu ekvivalentigo, ĝis 26 junio 2008, kiam s-ro Hokan Lundberg, raportante pri la sukcesa kurso de interlingvistiko en la universitato de Stokholmo, enmetis la sekvan alineon: "Fine de la tria subkurso la studentoj faris B1-kaj B2-nivelajn ekzamenojn de ILEI, ĉiuj sukcese."

S-ro Lundberg estis estrarano de ILEI en 2003, kaj estas bofilo de la nuna ILEI-prezidanto. Ni ĝojas pro tiu implica, neoficiala, almenaŭ parta agnosko pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kies aplikanto estas Kultura Centro Esperantista, laŭ direktivo Muhlemann. Tion formale agnoskas ALTE, Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj, kie esperanton reprezentas ekskluzive KCE.

(laŭ informo de la vickonsulo pri edukado)

[HeKo 360 9-C, 9 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0567 s s