Esperanta Civito

"Esperanta Antologio" atutas en LF 233

La duonjarcento de "Esperanta antologio" estas la akcento en la junia numero 233 de la revuo "Literatura Foiro". Eseo de Carlo Minnaja rememorigas la jubileon, esplorante la evoluon de la projekto.

La revuo raportas pri la plej impona renkontiĝo de niaj intelektuloj ĉi-jare, la tutmonda kongreso de esperanto-ĵurnalistoj en Vilno pasintan majon: la artikolon de Ljubomir Trifonĉovski ilustras fotoj de Choe Taesok. En la numero trovas lokon ankaŭ la prelego de Zlatoje Martinov "Naciaj literaturoj kaj esperanto kiel literatura medio" prezentita en Vilno.

En la literaturaj rubrikoj de la numero: Giorgio Silfer pri la Verko de la Jaro 2007 ("La lingvo serena" de Baldur Ragnarsson), dua parto de la eseo de Nicolino Rossi pri Francesco Petrarca, recenzo de Slavko Samotorĉan pri la reapero de "Aline" de C. R. Ramuz, premiera specimeno el nova romano de Trevor Steele, originalaj poemoj de Giorgio Silfer, Nikolaj Neĉajev kaj Jaroslav Krolupper, Radoslaw Nowakowski pri la plej grava en la verkista arto, Carlos Drumond de Andrade en traduko de Aloísio Sartorato. Kaj Franc Georg Rössler komentarias pri traduka poezio.

Teatro kaj kino: Marie-France Conde Rey pri la groteskaj dialogoj de Zora Heide, kaj Giorgio Silfer pri "Malamiko mia". Ankaŭ novaĵo: esperantisto ludas en nova bendo de la Moskva kinofestivalo - Jordan Slavejkov en "Dzift", la filmo ĵus ricevinta la Arĝentan Sanktan Georgon... antaŭ sia oficiala premiero en Sofio.

"Kaj de libro venis Lingvo": la Konsulo de la Esperanta Civito revenigas nin al La Tago de nia lingvo. "Chu i/o estas pseŭdolando?" respondas Anatolo Gonĉarov fosinte en vortaroj kaj revuoj. Perla Martinelli pri "Kio post la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro?".

Ĉu Eŭropo estas io pli ol geografia malvero? Respondas Vinko Oŝlak per sia prelego prezentita dum la PEN-konferenco en Bled. Laŭ li, la malnova kontinento estas unuflanke la plej ateisma, aliflanke tamen la plej pagana, kun eŭro kiel simbolo de Mamono...

"Literatura Foiro" estas ĉefredaktata de Ljubomir Trifonĉovski kaj oficas kiel organo de Esperanta PEN-Centro. Ĝi estas ankaŭ parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), nova retadreso <lofo ĉe mail.bg>. La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Provekzemplero estas mendebla ĉe la administrejo: CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando), retadreso <lf-koop ĉe esperantio.net>.

[HeKo 361 4-B, 14 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0477 s s 
  Total: 0.0622 s s