Startis la Plurnivela Internacia Kursaro
Kadre de la ĉi-jara Plurnivela Internacia Kursaro de KCE en Svislando, la grupo B havas sian fokuson super la preparo de libreto kiu inaŭguros la serion "Facilaj Legantoj" en nia lingvo. Temas pri romano adaptenda al la postuloj de la B1-nivelo: do reduktenda, konsensenda, klarigenda.
La projekton gvidas sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado, kaj ĝin testas nun kvino da progresantoj, inter 28 kaj 55 jaroj, el kvin landoj kaj tri lingvoareoj. Surloke kunordigas la laborgrupon sen. Perla Martinelli. La romano estis originale verkita en esperanto, kaj ĝia aŭtoro forpasis antaŭ kvindeko da jaroj. La studgrupo seminarios dum kvin tagoj.
[HeKo 351 5-B, 15 jul 08]