Esperanta Civito

La unua pasaĝero de nova fluglinio

La bulgara ambasadoro en Belgio, Hristo Georgiev, kaj aliaj diplomatoj speciale atendos ĉe la flughaveno de Karloreĝo (Charleroi) la unuan flugon de la nova linio Sofio-Bruselo-Sofio per la kompanio Wizzair.

"Bonvenon en Bruselo" ricevos la vickonsulo de la Esperanta Civito pri kulturo kaj informado, sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro" kaj sekretario de la Esperanta PEN-Centro.  Sen. Trifonĉovski estas la pasaĝero numero unu: lian flugon mendis la parlamenta kvestoro, por ke li partoprenu en la parlamenta sesio de la Esperanta Civito, ekde vendredo la 25a de julio en Bruselo. Tio interalie donos la okazon por informi pri esperanto kaj ĝia parolkomunumo, inkluzive de la honortago pri Amikejo.

[HeKo 362 6-C, 23 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0572 s s