Esperanta Civito

La Senato bone laboris en Bruselo

La tria ordinara sesio de la Senato de la Esperanta Civito dum la nuna mandato disvolviĝis hodiaŭ en Bruselo, en la artisma kadro de la Verkista Domo, kun la aneksa muzeo Camille Lemonnier. La geparlamentanojn akceptis poeto Emile Kestemann, de la valona PEN-centro, kiu eminente ĉiĉeronis tra la eta muzeo, dediĉita al la ĉefa belga prozisto. Lia pamfleto "Sedan", aperinta jam en 1871, estas la unua aŭtenta pacifisma krio en tiu epoko, kiun la historio rememoras kiel "belle époque". Ĝi estus meritinta tradukon al esperanto jam antaŭ la unua mondmilito.

Malfermante la sesion, la Konsulo invitis la ĉeestantojn al silenta minuto honore al c-ano Jeremi Gishron, subite forpasinta en Jerusalemo ĉi-vintre. En siaj komunikoj al la Senato, la Konsulo emfazis ke la unuan jaron de la nova mandato karakterizis la fortiĝo de la ekzekutiva povo: interalie la Kapitulo kunvenis tri fojojn en deko da monatoj, kio neniam okazis antaŭe. La fortiĝo de la ekzekutivo estas la natura konsekvenco de la evoluo de la Esperanta Civito, kie la justica kaj la leĝodona povoj jam establiĝis dum la unua senata mandato. Plia karakterizo de ĉi tiu unua jaro estis la kresko de la partnerecoj inter la paktintaj establoj, speciale ĉirkaŭ Kultura Centro Esperantista, aktiva nun ankaŭ en Afriko kaj Ameriko. KCE per si mem fortiĝis, per sia aktiveco en la kampo de lingvotestado, kie ĝi atingis gravajn rezultojn kaj agnoskojn. Inter 2007 kaj 2008 la Esperanta Civito estis rimarkinde aktiva en la ekstera politiko: ĝi aliĝis al la kampanjoj kontraŭ la grapolbomboj kaj por la moratorio de la mortopuno, kiuj signis gravajn sukcesojn en la lastaj monatoj; ĝi alprenis kuraĝajn starpunktojn, pri Tibeto kaj Pekino same kiel pri Francisco Franco kaj la UEA-kongreso; ĝi aliĝis al la UNIFEM-alvoko kontraŭ la perforto al virinoj. La Kapitulo komencis la plenumon de diversaj senataj rezolucioj: interalie ĝi produktis la unuan arĝentan jubilean medalon (aŭ moneron), dediĉitan al Zamenhof. La Civito oficiale salutis, ankaŭ per propra delegacio, la mondfederisman kongreson kaj la inaŭguron de la Kongreso de la Popoloj.

Post ĉi tiuj komunikoj de la Konsulo, la estro de la Verda grupo, sen. Walter Zelazny, anoncis ke la grupo donis al si regularon, laŭ kiu, interalie, la senatano kiu ne partoprenis en la ĵura ceremonio kaj ne ĉeestas tri sesiojn sinsekve, nek senkulpiĝante nek respondante al leteroj nek donante ajnan vivsignon, estas konsiderata kiel demisiinta: lin anstataŭas la unua el la neelektitoj en la listo. Tial la Konsulo demandis al c-ino Agneta Emanuelsson ĉu ŝi konsentas eksiĝi el la Forumo kaj eniri en la Senaton, laŭ la ordinara proceduro, anstataŭ la demisiinta sen. Marco Picasso. Akceptinte, ŝi ricevis la senatanan balteon kaj ĵuris lojalecon al la Konsitucio, en la manoj de kortumano Andrés Martín.

Tuj poste la Senato definitive aprobis la leĝon pri la familia juro (Lex Valeria). Ĝi diskutis kaj aprobis ankaŭ la leĝoproponon pri la Esperanta Panteono (Lex Bertilia). La unuanimeco daŭris pri la amendoj al la lego pri referendumoj (Lex Referendaria), kiuj enkondukas la enketan referendumon. Sed okaze de la rezolucio pri la agnosko de la Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj, prezentita de sen. Jarl Hammarberg, la unuanimeco ĉesis: la Ruĝa grupo voĉdonis kontraŭ, tiel ke la rezolucion aprobis verdanoj kaj blankanoj, sed ne la ruĝa gupestro, sen. Dieter Rooke.

La Konsulo respondis ankaŭ al interpelacio de sen. Gonĉarov.

Pri la plej gravaj temoj aperos apartaj gazetaraj komunikoj.

[HeKo 362 7-C, 25 jul 08]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0671 s s 
  Total: 0.0813 s s