Esperanta Civito

Esperantistaj komunistoj subtenas Pekinon

En sintonio kun k-do Renato Corsetti (kaj kun la UEA-estraro, vidu la asignon de Premio Deguĉi), ankaŭ la fina rezolucio de la Internacia Kolektivo de Esperantistoj Komunistoj (IKEK) subtenas Pekinon kontraŭ Dalai-Lamao kaj liaj partianoj. La Ruĝa grupo en la Senato de la Esperanta Civito, opozicie al la Verda kaj Blanka grupoj, aliĝas al tiu rezolucio. Efektive la ruĝa grupestro, sen. Dieter Rooke, estas samtempe la sekretario de IKEK. Jen la rezolucio de la IKEK-konferenco en Roterdamo:

"Kolektiĝinte kaj diskutinte la politikan situacion en la mondo kaj problemojn, kiuj staras antaŭ la internacia komunista movado, la konferenco konstatas:

En la mondo daŭras la krizo de kapitalismo, kiu havante en siaj manoj riĉaĵojn kaj potencon, tamen ne povas solvi la problemojn, kiuj alfrontas la homaron: senlaboreco, malsato, malriĉo, malsano. Tiujn problemojn povas solvi nur socialismo, bazita sur la teorioj de Marx kaj Lenin. Dum la lasta tempo pli kaj pli evidentiĝas la neceso de socialisma revolucio, kiu en ĉiu unuopa lando povas havi proprajn specifajn trajtojn.

Bazante sin sur supre priskribita situacio, la partoprenantoj de IKEK-konferenco aprobis
subtenon de la decidoj el internacia interkonsultado far reprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj partioj, kiu okazis en novembro 2007 en la urbo Minsk (Belorusio);

kondamnas la reakcian kampanjon kontraŭ Popola Ĉinio, inkluzive la provokojn, organizitajn en la Tibeta aŭtonoma regiono de Ĉinio, kies celo estas profiti pro la okazo de la olimpikaj ludoj por malstabiligi Ĉinion kaj bremsi ĝian sukcesan disvolviĝon;

esprimas sian solidarecon kun la Bolivarana procezo en Venezuelo kun la popoloj de suda kaj centra Amerikoj , kiuj ekpaŝis la vojon de socia progreso kaj nacia sendependeco de Usono, de ĝia ekonomia kaj politika premo.

La konferenco alvokas daŭre aktive uzi la internacian mondolingvon esperanto, por firmigi ligojn de maldekstraj fortoj en ilia batalo kontraŭ imperiismo.

Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!

(komunikis sen. Dieter Rooke, ruĝa grupo)

[HeKo 363 1-C, 29 jul 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0562 s s