Esperanta Civito

Pli vasta nia rekta demokratio

Lex Referendaria, kiu enkondukis la instituton de la referendumo, estas la plej grava fundamento por la rekta demokratio en la Esperanta Civito. Des pli grava ĝi estas ĉar, kvankam iniciatita de la Blanka grupo, la leĝopropono estis unuanime aprobita, kun la aktiva kaj konstrua kontribuo de ĉiuj senataj grupoj, kaj majoritate kaj opozicie.

Tamen la leĝo antaŭvidis nur referendumojn kiuj celas starigi novan normon aŭ modifi malnovan. Do ne eblis konsulti la civitanaron pri temo grava por la esperanta popolo, kvankam ne nepre kondukonta al normo. Mankis la koncepto de enketa referendumo, politike engaĝa sed jure ne devontiga.

Amendo al Lex Referendaria, ĵus aprobita unuanime de la Senato, forigis tiun mankon. La amendo estas tiel strukturita, ke necesis modifi nenion en la ekzistanta normaro, nur aldoni kvar paragrafojn al kvar artikoloj: unua, dua, sepa kaj dektria.

Ĉe la artikolo unua, la aldonita paragrafo tria difinas, kio estas enketa referendumo: "La demando povas koncerni ankaŭ ajnan temon, se ĝi gravas por la esperanta popolo, simple por indiko kaj sen devontigo por la povoj de la Esperanta Civito (enketa referendumo)."  

Ĉe la artikolo dua (unuparagrafa), la aldonita litero C asignas al la Kapitulo la rajton proponi enketan referendumon. Tio lasas al la Konsulo la eblecon kupli al ĝi eventualan peton pri konfido.

Ĉe la artikolo sepa, la aldonita paragrafo kvara difinas, kio estas la referenduma komitato, okaze de enketa referendumo: "Por la enketaj referendumoj la Kapitulo mem estas la referenduma komitato, prezidata de la Konsulo. Necesas nur la subskriboj de la Kapitulo, eĉ se la enketan referendumon stimulus peto aŭ starpunkto ekster la Kapitulo (de la senata opozicio, de paktinto, de individua civitano)."

Ĉe la artikolo dektria, la aldonita paragrafo tria difinas la sumon (ducent CHF) por la depono, malpli granda ol por la aliaj specoj de referendumo. En ĉi tiu kazo fakte ne temas pri potenciala kontrasto inter la civitaj povoj kaj la civitanaro, sed nur pri opinisondado.

La 25an de julio la Senato unuanime konsentis forigi la ĝisnunan lakunon en nia rekta demokratio, aprobante la amendoproponon.

Ekster la Esperanta Civito nur Sennacieca Asocio Tutmonda konas referendumojn. Universala Esperanto-Asocio tute ne aranĝas referendumojn.

[HeKo 364 2-C, 3 aug 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0709 s s 
  Total: 0.0862 s s