Esperanta Civito

Nun ekzistas du akademioj de esperanto

Sekve de interna referendumo, la asembleo de Esperantlingva Verkista Asocio dum UK en Roterdamo decidis malfondi la asocion, kaj tuj fondi la Literaturan Akademion de Esperanto. La nova akademio strukturiĝas simile al la lingva institucio fondita en 1948 kiel daŭrigo de la Lingva Komitato kreita en Bulonjo-ĉe-Maro 1905: interalie ĝi havas la saman nombron da membroj (45) kaj pagantajn korespondantojn, kiujn ĝi nomas "apogantaj membroj". El la ses estraranoj de la dua akademio de esperanto (la sepa EVA-estrarano, Gunnar Gällmo, eksiĝis ĉar kontraŭa al la transformo) unu estas ankaŭ membro de la unua (Paul Gubbins), unu estas eksmembro de la unua (Spomenka Ŝtimec) kaj du fiaskis kiel kandidatoj al la unua akademio en 1998 (Mauro Nervi kaj Tomasz Chmielik).

Ĉi tiu "duoblado" kreis iriton en la efektiva Akademio de Esperanto, specife ĉe la estro de la literatura sekcio, Humphrey Tonkin. Delegacio de akademio 1 kontaktis la prezidanton de akademio 2, por persvadi lin havi tute alian nomon: Akademio Kalocsay, Akademio Hankel aŭ simile. Sed, kvankam inklina al aŭtokratismo, d-ro Nervi ne povus ŝanĝi tute sola vortojn kiuj enestas en la statuto mem; maksimume eblus interŝanĝi la vortordon al Akademio Literatura de Esperanto: nenioma koncedo fakte, en tiu jura sakstrato. Kaj la problemo estas eĉ pli akra, se oni rimarkas ke la Literatura Akademio de Esperanto iĝos parto de Universala Esperanto-Asocio (ĉar EVA estis faka asocio de UEA), dum la lingva institucio situas ekster UEA, pro sia statuto mem. Do UEA riskas agnoski akademion de esperanto kontraŭ Akademio de Esperanto.

Ne havante juran personecon, la historia Akademio de Esperanto ne povas preventi eventualan uzurpon de sia nomo: kiu ajn povus registri ĉe notario ian societon sub la nomo "Akademio de Esperanto". Kiel ĉefa pledinto por la kreo de la Literatura Akademio de Esperanto, Mauro Nervi metis siajn amikojn kaj estimantojn en malagrablan embarason.

Intertempe, pri la reprezento de la esperanto-literaturo en prestiĝaj rondoj kiel kutime zorgas nur la Esperanta PEN.

[HeKo 365 4-B, 11 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0576 s s