Esperanta Civito

Tonkin rifuzis honoran membrecon

Literatura Akademio de Esperanto, fondita en Roterdamo dum la lasta UK tuj post la malfondo de Esperantlingva Verkista Asocio, proponis kelkajn personojn por la honora membreco: inter ili estas prof. d-ro Humphrey Tonkin, estro de la literatura sekcio de la Akademio de Esperanto. La plena informo aperis en la kongresa ĵurnaleto.

Prof. Tonkin ĵus petis, ke lia nomo estu forigita el la listo de kandidatoj por honora membreco, kun la espero ke tio forprenos eĉ la ŝajnon de interesokonflikto en lia rolo kiel gvidanto de la literatura sekcio de AdE.

Intertempe, pro interveno ĝuste de Humphrey Tonkin, "Literatura Akademio de Esperanto" fariĝis "Akademio Literatura de Esperanto", laŭ individua decido de ties prezidanto, d-ro Mauro Nervi. En la statuto de la nova akademio tamen restis la nomo aprobita de la fondintoj. Ĝis nun AdE ne decidis ĉu tiu nova (?) nomo kontentigas ĝin, nome evitas duoblaĵon kun "Akademio de Esperanto".

[HeKo 365 9-a, 21 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0600 s s