Esperanta Civito

Aperis "Literatura Foiro" 234


Diversaj aktivecoj kaj internaciaj renkontoj karakterizas la verkistan komunumon, al kiu la Esperanta PEN apartenas. La revuo "Literatura Foiro" prezentas en ekskluziveco la kontribuojn de la esperanto-verkistoj en tiu kadro: en la ĵusa aŭgusta numero 234 temas pri la teksto de la rezolucio de Stokholmo kaj pri la festparolado de la portugallingva verkisto Mia Couto, tradukita de Bertil Nilsson, okaze de la mondkongreso de la beletraj tradukistoj, fine de junio 2008.

Inter la pliaj membroj de la Esperanta PEN, Vinko Oŝlak proponas premiere sian lastan filozofian verkon, ankoraŭ en manuskripto, kaj Giorgio Silfer sian festparoladon pri Amikejo, la projekto de ŝtato kies oficiala lingvo estus esperanto, en la Neŭtrala Moresneto.

La teksto de c-ano Oŝlak pritraktas la rolon de la lingva identeco en la Biblio, kun diversaj novaj ideoj, kelkfoje tre interesaj. La parolado de c-ano Silfer, prezentita en Bruselo ĉe la Domo de la Verkistoj (Muzeo Camille Lemonnier) fine de julio 2008, konsideras ankaŭ la 60an datrevenon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj kaj la 10an datrevenon de la Pakto por la Esperanta Civito: temas pri strategia linio por la esperantlingva intelektularo.

Kaj krome: Nicolino Rossi finas sian eseon pri la poezio de Francesco Petrarca, Ken Miner proponas poemon sian kaj Mikaelo Bronŝtein sian lastan romanon.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝia ĉefredaktoro estas Ljubomir Trifonĉovski. Provekzemplero estas mendebla senpage ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 366 2-B, 24 aŭg 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0178 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0961 s s 
  Total: 0.1139 s s