Esperanta Civito

Pri la eventoj en Georgio

Pri la ĉi-monataj kaŭkazaj eventoj neniu esperanto-gazeto raportis, sed jam meze de aŭgusto Kalle Kniivilä (korespondanto el Moskvo por la iama organo de la komunista partio de Finnlando, ankoraŭ en sovetiaj jaroj) sin esprimis en la propra blogo, per minimumigo de la konsekvencoj de la atako kontraŭ la ĉefurbo de Suda Osetio, fakte defendante la vidpunkton de Georgio.

Hodiaŭ por la geopolitika rubriko de itallingva novaĵagentejo c-ano Giorgio Silfer verkis komentarion, multe pli ekvilibran rilate al la partioj en konflikto. Jen lia teksto, en esperanta traduko: "La kaŭkazaj eventoj".

"Kiam ĝi estis parto de Sovetunio, Rusio spertis la atribuon de kelkaj el siaj teritorioj al aliaj respublikoj de la unio. La plej grava kazo estas tiu de Krimeo, aneksita al Ukrainio en la epoko de Ĥruŝĉov. Minoraj, sed pli aktualaj kazoj estas tiuj de la kaŭkazaj teritorioj, specife Suda Osetio kaj Abĥazio, aneksitaj al Georgio jam en Stalina epoko. Hazarde, Ĥruŝĉov estis ukraina kaj Stalin gruza.

Dum Krimeo iĝis ordinara regiono de Ukrainio, Suda Osetio kaj Abĥazio estis aŭtonomaj unuoj. Post la disfalo de Sovetunio, okaze de la sendependiĝo de Ukrainio Krimeo aŭtomate sekvis la sorton de Kievo, same kiel Ligurio sekvus Nordan Italion, se naskiĝus la Padio de Umberto Bossi. La situacio de la kaŭkazaj teritorioj, rilate al Georgio, estis pli kompleksa, same kiel estus pri la alpaj provincoj de Bolzano kaj Aosto, en kazo de sendependiĝo de Padio: estus pli forta la rajto elekti ĉu iri kun Padio, ĉu iri kun alia ŝtato, aŭ ĉu formi propran ŝtaton.

Post malfacilaj jaroj, Rusio klopodas rekonkeri siajn geopolitikajn limojn. Ne ĉiam temas pri la regajno de perdita teritorio: Krimeo povus resti ukraina, se Kievo estus amika najbaro. Tio certe ne estas la kazo de Tbiliso.

La okcidentaj potencoj, unuavice Usono, celas larĝigi al Ukrainio kaj Georgio la NATO-aliancon, kompletigante en la Nigra Maro la kordonon jam streĉitan ĉe la Balta, de Stetino ĝis Talino. Ĉe ambaŭ maroj restus tamen rusaj bordoj: Petersburgo kaj Kaliningrado norde, Soĉo sude.

La registaro de Tbiliso volis akceli ĉi tiun procezon, atakante Sudan Osetion komence de aŭgusto. La armea reago de Moskvo pruvis ke la rusa urso ne letargias. Sur la batalkampo, aparte seniluziiga estis la konduto de la gruzaj trupoj, tamen preparitaj de la onidire plej bonaj trejnistoj: israelanoj.

Efektive Tbiliso ion akcelis, nome la secesion de la du regionoj, kiuj fariĝis du novaj ŝtatoj, tuj agnoskitaj (nur) de Moskvo. Aldone, rusaj trupoj restis sur la gruza teritorio mem: ŝajnas klare ke Tbiliso neniam atingos la antaŭan landlimon, sen konkreta helpo de la okcidentanoj. Sed Georgio ne estas ene de NATO: do Moskvo ludis anticipe kaj devancis ĉiujn je unu movo.

Sur la nivelo de internacia juro, estas malfacile negi la rajton je secesio al osetoj kaj abĥazoj; des pli kiam oni agnoskas tiun rajton al ĉeĉenoj. Necesas decidi ĉu la celo estas nur spiti la rusojn (Ĉeĉenio kaj Kosovo jes, Suda Osetio ne) aŭ estas defendi la rajton de la popoloj je memdeterminado.

En la unua kazo, Eŭropa Unio devus konscii ke ĝi estas pli malpreparita al konflikto kun Rusio, ol Rusio estas malpreparita al konflikto kun NATO.

En la dua kazo, EU devus proponi internacian konferencon en neŭtrala lando por diplomatie solvi aŭ preventi la problemojn de teritoria kaj etna atribuo en la kaŭkazaj kaj nigramaraj landoj. Nur en tiu perspektivo la mediacio ĝuste de EU havus almenaŭ sencon, eĉ okaze de fiasko."

[HeKo 366 6-A, 30 aŭg 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0561 s s