Esperanta Civito

BET solene festos sian jubileon

Dum la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, ĵaŭdon 16 oktobro 2008 ekde 17h00, en salono de la urba biblioteko de Sofio okazos solenaĵo memore al la kvindeka datreveno de la fondo de Bulgara Esperanto-Teatro.

Kooperativo de Literatura Foiro, en kies teatrofako kunlaboris BET-geaktoroj, omaĝas al la evento tra la tuta jaro: ĉiu kovropaĝo de "Literatura Foiro"  en 2008 estas fakte dediĉita al sukcesaj prezentoj de BET.

Neniu teatra ensemblo atingis oran jubileon en Esperantio, antaŭ ol la bulgara. BET sekvis propran strategion: prezenti ĉefverkojn de la mondliteraturo, jam konatajn en naciaj lingvoj, tiel ke eĉ la komencantoj komprenus la dialogojn en esperanto. Konsekvence, la originalaĵoj estis malmultaj: inter ili, dramoj de Marjorie Boulton kaj de Giorgio Silfer.

En la historio de BET necesas distingi la periodon antaŭ 1989 de la posta. Post la politika kaj ekonomia mutacio, BET ne plu havis la rimedojn kiuj subtenis ĝian aktivecon; tamen ĉi tiu daŭris, eĉ pli merite ol iam.

Gratulmesaĝoj al BET estas sendeblaj tra la redakcio de "Literatura Foiro": <lofo ĉe mail.bg>.

[HeKo 369 5-B, 3 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0556 s s