Esperanta Civito

KCE pretas inviti du kongresojn


La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenis hodiaŭ en la Esperanto-Domo, sub la prezido de sen. Perla Martinelli. La kunveno pritraktis precipe la staton de la nemoveblaĵo kaj la programon de la venontaj monatoj.

La Komitato konstatis kun ĝojo la grandan kreskon de enspezoj pro la luigo de lokaloj, tiel ke la nemoveblaĵo atingos en 2008 la plej altan gradon de rentumo en la historio de KCE, kun kresko de kvindek procentoj kompare kun la buĝeto 2008, bazita sur la spezkalkulo de 2007. Paralele kaj spegule al tio tamen kreskas ankaŭ la elspezoj, ĉu pro la altigo de la hejtokostoj ĉu pro la neceso flegi partojn de la domo, kiuj dum jaroj estis neglektataj. Negativa noto estis ankaŭ la subita malkresko de la taskoforto, pro malsano de deĵoranto, kiu devis redukti sian restadon je nur sep semajnoj el la antauviditaj dudek ses. La Komitato diskutis pri materiaj rimedoj kaj homaj resursoj, kadre ankaŭ de la efika kunlaboro inter KCE kaj LF-koop. Grave estas, ke la domo daŭre restu rimedo, kaj ne fariĝu celo en si mem.

Rilate al la programo, la Komitato decidis formaligi du invitojn: al Eŭropa Esperanto-Unio por la Eŭropa Kongreso 2011 kaj al Tutmonda Esperantista Junular-Organizo por la Internacia Junulara Kongreso 2010. La dua tamen bezonas ankoraŭ la ratifon de la junulara komisiono de KCE, kies prezidanto (c-ino Aneto Muhlemann) ne ĉeestis la kunvenon, pro profesia okupo.

Dum la Zamenhofa Tago 2008 KCE festos la 40-jaran jubileon de sia fondo, per tago kun nefermitaj pordoj, aldone al la zamenhofologia seminario. KCE helpos al la inaŭguro de la Esperanta Panteono, kun diversaj eventoj, okaze de la Pionira Memortago (Pasko 2009). Al tio sekvos la jam planita somera programo, kun PEN-konferenco, Plurnivela Internacia Kursaro kaj Naturamika Semajno.

Apartan reliefon ricevos en 2009 la aktiveco rilate al la lingvotestado, por kiu KCE estas la ekskluziva reprezentanto de esperanto ĉe ALTE. Tiu aktiveco nun etendiĝas al la preparado de didaktikaj rimedoj, kie tamen ludas pli gravan rolon la eldonejo LF-koop. La Komitato esprimis ĝojon pro la atingoj de la delegacio ĉe la ALTE-aranĝoj, kio fakte rezultas el efika kunlaboro kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

La LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, ektuŝos la statuton de KCE: la Komitato proponos kongruan modifon al la art. 11 (Kultura Konsilio). Nome, ekde 2010 (dato de la renovigo de la Kultura Konsilio) ĉiu konsiliano, elektita aŭ nomumita, devos havi C-diplomon pri esperanto. Pri la modifpropono voĉdonos la Asembleo, kunvokita al Ĉaŭdefono por sabato, 28 februaro 2009.

[HeKo 369 7-B, 5 okt 08]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0598 s s