Esperanta Civito

Pliaj mensogoj de Kalle Kniivilä

S-ro Kalle Kniivilä, interalie estrarano de ĵurnalista esperantista asocio, denove malrespektas la ĵurnalisman etikon, aperigante mensogojn en sia skandalgazeto. Ni okupiĝas ĉi tie nur pri tiuj kiuj koncernas la Esperantan Civiton, el hieraŭa artikolo distrumpetanta kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo, dumviva membro kaj komitatano de UEA, akademiano kaj lingva komitatano (la sola en Afriko). Sub la respondeco de Kalle Kniivilä aperis la sekvaj frazoj:

"Gbeglo Koffi estas antaŭa estrarano de UEA, sed konfliktas kun la asocio ekde la dua jarduono de 2005, kiam la estraro de UEA ne plu volis daŭrigi la favorajn kondiĉojn de la Afrika Oficejo de UEA, gvidita de Gbeglo Koffi. Tiam la intimaj rilatoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Esperanta Civito kaŭzis multan kritikon en la komitato de UEA. Ankaŭ la prisilentata demisio de unu el la afrikaj oficistoj tiam mirigis komitatanojn de UEA."

"La finance favora kontrakto kun la Afrika Oficejo de Gbeglo Koffi ne estis renovigita de UEA, kaj ekde tiam Gbeglo Koffi per diversaj minacoj, supozeble kun instigado de la Esperanta Civito, klopodas influi la gvidantojn de UEA."

Kiel kutime, la skandalgazetisto ne pruvas siajn asertojn. Ni precizigas ke:

a) ne ekzistis entute rilatoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Esperanta Civito: al la Pakto aliĝis Tietti-Instituto pri Esperanto en Togolando jam en printempo 2004, kaj AO naskiĝis nur en januaro 2005; kaj la estraro de UEA, kiu decidis (kun la nuna ĝenerala direktoro) kontrakti kun c-ano Gbeglo kaj liaj kunlaborantoj (en aŭtuno 2004) ja sciis pri tiu paktaneco, kiu evidente kaj prave ne malhelpis la kontrakton;

b) la Esperanta Civito instigadas neniun: se opinio povas veni el Civitaj instancoj, tiu povas nur esti ke "alia Esperantio eblas", do ne indas perdi sian tempon.

Fine, leksika rimarko. Minacon oni legas en la letero de prezidanto Dasgupta. En la citita "Konsciu 39" oni ne legas minacon, sed denuncojn: ĉu pravajn aŭ ne, tio ne interesas la Esperantan Civiton. HeKo ĉiam kondutas pri tio neŭtrale kaj objektive, donante ambaŭ versiojn, kiam estas la okazo.

[HeKo 370 2-A, 8 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0583 s s