Esperanta Civito

Esperanto kaj interkulturaj bibliotekoj

La okazanta Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko stimulas ankaŭ al kontakto kun interkulturaj bibliotekoj, nome librejoj kun kelkaj titoloj en multaj lingvoj, kies klientaro estas precipe enmigrintoj, gastlaboristidoj, rifuĝintoj, lingvolernemuloj.

Kultura Centro Esperantista komencis kontakton kun la svisa reto de interkulturaj bibliotekoj jam pasintjare, sed nur lastatempe, danke al kunlaboro kun d-ro Francesco Reale, konkretiĝis iniciato en Neŭŝatelo, inkluzive de la vendo de esperanto-libroj al la koncerna biblioteko.

La iniciato estas rakonta vespero en la franca kaj la koncerna lingvo, kiu disvolviĝos en la Teatro de la Pomarbo en Neŭŝatelo, 9 novembro 2008. Nia literaturo estos reprezentata per rakonto de István Nemere, el lia plej interesa originala kolekto en esperanto: "Krokize de mia ĝardeno" (eldonis LF-koop); la rakonton majstre francigis c-ino Anne Marcanti, ĝin laŭtlegos Cesco Reale (originale) kaj afrika Esperantiano (france). Fakte ĝi estos parto de la programero pri Afriko kaj transnacieco, kie rolos ankaŭ la araba kaj la tigrena.

KCE proponis ankaŭ al la Esperanta PEN-Centro (kies unua prezidanto estis c-ano Nemere mem) krei reton de apogo al la interkulturaj bibliotekoj, tiel ke ĉiuj PEN-verkistoj en minoraj lingvoj sendu siajn librojn. La ideo estos prezentita al la komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj ĉe PEN Internacia, kies freŝbakita prezidanto (kataluno) estis elektita ankaŭ danke al la subteno de la esperantlingva delegacio.

Jen trafa maniero apliki la lingvon kaj disvastigi ĝian kulturon laŭ raŭmismaj principoj. Tiaj iniciatoj ricevas la solidarecan apogon de la Pakto por la Esperanta Civito.

[HeKo 371 7-B, 17 okt 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0573 s s