Antisemitismo, anticionismo, antieŭropismo kreskas en Esperantio
En la maja numero 2366 de “Heroldo de Esperanto”, jam atinginta la abonantaron, aperas tri artikoloj de c-ano Marek Bamberski, kiujn la redakcio komentarias per la sekva artikolo.
En la maja numero 2366 de “Heroldo de Esperanto”, jam atinginta la abonantaron, aperas tri artikoloj de c-ano Marek Bamberski, kiujn la redakcio komentarias per la sekva artikolo.
La jam kronikaj interslava kaj interŝemida militoj deturnas la atenton interalie de la konflikto en la provincoj de Kivuo, najbaraj al Ruando kaj Burundio, kvankam ĉi-jare la situacio evoluas al malstabileco kaj malsekureco en la regiono, kie situas relative fortaj esperanto-komunumoj.
La 30an de majo 1980, en la sama jaro de la Manifesto de Raŭmo, dek-kelkaj esperantistoj el Italio, Svislando, Francio, Belgio kaj Finnlando fondis en Ĉaŭdefono la kooperativon de Literatura Foiro (LF-koop), aksitan sur la literatura rondo La Patrolo, el kiu grandparte konsistis la redakcio de la revuo.
La lastaj dek du monatoj alportis al nia lingvo ion nove kaj alion arkaike. En la dua kategorio situas la tekstaro prizorgata de Bertilo Wennergren per la mono de Esperantic Studies Foundation jam pli ol du jardekojn.
Hieraŭ la emerita Konsulo, c-ano Riichi Karibe, akceptis en sia hejmo viziton de c-ano Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado, loĝonta dum duona jaro en la pacifika areo.
La emerita Konsulo relative bonfartas kaj kun ĝojo ricevis donacojn de la Kapitulo, kiuj bondezire rememorigas lian aktivecon, laste la Parlamentan sesion en la urbodomo de Salo, apud la Garda Lago.
La sveda kooperativo posedanta la nemovebaĵojn en Lesjöfors estas deklarita kiel bankrota, per ĵusa oficiala komuniko de tribunala instanco: konsekvence la proprieto revenas al civito Filipstad, kiu ensorbis Lesjöfors antaŭ jaroj, kaj mem kreditas la valoron de la nemoveblaĵoj.
Daŭrigante la tradicion de la kursoj pri beletra tradukarto, d-ino Perla Martinelli gvidos atelieron pri frazeologia tradukado en Kultura Centro Esperantista, 13-19 aŭgusto 2025 — minimuma lingva nivelo: B2 laŭ LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.
La preparkomisiono de la nova revuo “Arcadia” kunsidis hieraŭ en Belinzono kun la referencaj kunlaborantoj de LF-koop, nome la tie rezidantaj d-ro Tazio Carlevaro kaj c-ano Alessandro Beltramini, interalie por organizi la venontan eksterordinaran Asembleon, kiu transformos la Interlingvistikan Centron al simpla societo laŭ la art. 60 kaj sekvaj de la svisa kodo.
Malfacila konjunkturo por la junulara sekcio de UEA: la redaktorino de “Kontakto” subite rezignis pri la posteno, kaj la teknikisto de la informa sistemo AKSO (bazo de la grandioza retejo kostinta jam pli ol cent mil eŭrojn) maldungiĝis fine de aprilo 2025.
La gesenatanoj de la Verda grupo kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de sia kolego Giorgio Di Nucci, provizora grupestro dum la unua kunsido en Malago fine de marto 2025 kaj ĵus definitive konfirmita per unuanima voĉdono; demando pri eventuala vicgrupestro (ekzistas dek tri grupanoj de la majoritato) restis ŝvebe, kun la sugesto tamen elekti afrikanon.
En Bruselo 9-10 majo 2025 kuniĝis reprezentantoj de pli ol sepdek internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj por la Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa – FoJE, en kiu ili aprobis mocion proponitan de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sub la titolo “Pritraktado de lingva diskriminacio en internacia junulara moviĝeblo kaj partopreno”, prezentitan kaj defenditan d
“Esperanta Civito estas la organizo de la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996. Ĝi estis fondita en 1998 kiel Pakto por la Esperanta Civito.