Esperanta Civito

"Heroldo de Esperanto" numero 2129

La dekkvara numero de "Heroldo de Esperanto" en 2008 atingas la publikon dum ĉi tiuj tagoj, flegante kiel kutime aktualecon: ĝenerale en la unua paĝo, loke en la dua. Kulturo okupas la trian paĝon, rubrikoj la kvaran, laŭ la kutima formato A3, unika por esperanto-gazeto, cetere la plej ofte aperanta.

La unua paĝo proponas ĉefartikolon de sen. Bertil Nilsson: "Kverelu sen ni" klarigas, kial la nova Esperantio ne enmiksiĝas en la internaj kaj eternaj kvereloj de la malnova. La frunta artikolo enhavas intervjuon al la prokuristo de la Civita banko pri la efikoj de la nuna monda financa krizo, rilate Esperantion. La ŝultraj artikoloj estas dediĉitaj al la jubileo de Bulgara Esperanto-Teatro, al la renkonto inter Oomoto kaj la Esperanta Civito kaj al la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko..

En la tria paĝo situas interesa recenzo de Leif Gunnar Nordenstorm kaj same interesa meditaĵo de c-ano Leen Deij, kiu ĵus atingis en plena lucido la 89an datrevenon!

La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Eblas mendi provekzempleron ankaŭ tra nia redakcio. Unu jarabono kostas 39,- eŭrojn.

[HeKo 373 1-B, 7 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0548 s s