Esperanta Civito

Olivier Tzaut kaj Cesco Reale por KCE

Suksesa partopreno de la esperanto-literaturo en la rakonta tago aranĝita hieraŭ en Neŭŝatelo, laŭ pli frua HeKomuniko. Inter la diversaj lingvoj, kaj pluraj ekstereŭropaj, la nia aperis per noveleto de István Nemere, el "Krokize de mia ĝardeno", eldonita de LF-koop. En la verko spiras profunda homeco, kun humura filigrano: ilin ambaŭ aprezis la neesperantlingva publiko, kiu tre atente sekvis la tradukon faritan de c-ino Anne Marcanti, laŭ la eminenta franca elparolo de Olivier Tzaut, la esperanto-kantisto, kunfondinto de Kultura Centro Esperantista en 1968. La originalon laŭtlegis Cesco Reale, socikultura verviganto.

Helpe de LF-koop, KCE disponigis al la publiko afiŝeton kun la portreto de István Nemere kaj lia biograma prezento (en du lingvoj: esperanto kaj franca) bazitan sur panelo el la ekspozicio pri "La esperanta novelo", kiu debutis en Budapeŝto pasintjare okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. La ekspozicio estas adaptebla al aliaj etnolingvoj, kaj senpage mendebla de la paktintaj establoj. Krome la publiko ricevis minigramatikon de esperanto: la donaceton oni multe aprezis.

La aranĝo, iniciatita kadre de la reto de la interkulturaj bibliotekoj, estis ĝenerale sukcesa, spite al tro longa kaj teda marokano per la araba kontribuo. La plej aplaŭdita estis la prezento de la perua literaturo, inkluzivanta dancoparon en eksterordinare buntaj kostumoj, kun partnerino kiu, laŭ beleco kaj gracio, ŝajnis reenkarniĝo de la fama Perichole.

[HeKo 373 3-B, 10 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0569 s s