Esperanta Civito

Historio de la esperanta literaturo ekpretas

Estas enpaĝigitaj la unuaj ok ĉapitroj de la "Historio de la esperanta literaturo", kunverkata de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj eldonota de LF-koop. Ili ampleksas la unuan periodon: 1887-1921.

Kiel por ĉiu periodo, la unua ĉapitro priskribas la ĝeneralajn trajtojn kaj la lasta estas dediĉita plene al teatro. Tiujn du ĉapitrojn kutime aŭtoras Giorgio Silfer. La sekvaj ĉapitroj ĉi-kaze pritraktas la verkaron kaj rolon de Zamenhof kaj Zamenhofoj, la varsoviajn dioskurojn de nia tagiĝo, la postbulonjan spiriton, la rusan influon, la magian jarduo 1911-12. La poezian parton (sed ne nur) verkas precipe Carlo Minnaja, la prozan (sed ne nur) precipe Giorgio Silfer.

La historikritika verko prezentas kelkajn unikajn karakterizojn: ĝi estas riĉe ilustrita (ĉiu paĝo kun almenaŭ du bildoj); ĝi donas nekutime vastan gravecon al la virinoj (oni perceptas, ke ili relative multnombris en nia kulturo) kaj ĝi estas facile konsultebla, kvankam ne esence konsultlibro aŭ kvodlibeto.

[HeKo 373 6-B, 13 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0551 s s