Esperanta Civito

Vangofrapo de UEA al ILEI

La nigra jaro por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ekis pasintaŭtune, kiam Unesko nuligis siajn oficialajn rilatojn kun ILEI, ŝajne pro manko de regula raportado. Tra la tutaj vintro kaj printempo Aida Cizikaite, estraranino pri konferencoj, suferadis pro la okazonta konferenco en Benino: kiu fakte estis iom sukcesa kiel surloka seminario, sed fiaska kiel ILEI-konferenco. En junio ILEI spertis akran konflikton je estrara nivelo, kie Zsófia Kóródy senvualigis profundan krizon. Portempa gajnanto en tiu konflikto estis la sekretario, Atilio Orellana Rojas, kiu deprenis de Kóródy la responson pri ekzamenoj, favore al si mem.

Sed la ŝanĝo ne plaĉis je pinta nivelo en Universala Esperanto-Asocio, kiu jam elspezis amason da mono (ĉu propra, pro la deficito de "Indiĝenaj Dialogoj", ĉu de Esperantic Studies' Foundation) subtene al dubinda strategio, kies ĉefaj profitantoj estas iuj eksterlandaj hungarinoj. Dum UK en Roterdamo, 22 julio 2008, okazis sekreta kunsido de reprezentantoj de ILEI kaj de UEA, ĝuste por trakti la ekzamenan temaron kaj la konflikton ene de la ILEI-estraro. La konkludo estis kreskanta malfidemo de UEA al sia faka asocio.

La rezulto de tiu malfidemo evidentiĝis lastatempe, per morala vangofrapo al ILEI ĝenerale kaj al Atilio Orellana Rojas specife: UEA intencas konstrui propran ekzamenan sistemon, kaj tiel rekte rilati kun eŭropaj instancoj. Tial en la ekzamena kampo apud la hegemona tendenco de ILEI (kiu, per propraj landaj komisionoj, fakte subfosas la landajn institutojn) manifestiĝas dua hegemona tendenco, ĉe UEA, por alproprigi al si la rilatojn kun eŭropaj instancoj.

Tikla demandaro estas kiamaniere oni klarigos al UEA-anoj (kaj ILEI-anoj): a) kiom tiu ĵusbakita eŭropeco kongruas kun la "universaleco" de UEA; b) kiel kongruos la nuna ekzamena sistemo de ILEI kaj iu nova, kiun UEA fakte kopius de la Esperanta Civito; c) kial nek ILEI nek UEA akceptis  kunlabori kun Kultura Centro Esperantista, kiu deklaris sin disponebla; d) kiel oni pensas kunvivi kun la ekzamenaj sistemoj de la landaj institutoj (tio bonege funkcias kun la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).

Sine de ILEI la finkalkulo probable okazos en Krakovo venontjare, kiam oni elektos la novan estraron. Intertempe la ILEI-estroj atakitaj de Kóródy ŝajnigas kvazaŭ nenia konflikto okazas.

[HeKo 374 2-A, 19 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0543 s s