Esperanta Civito

Festivalo Ex Border kaj Esperanta PEN

Festivalo Ex Border aŭ la kulturfesto de Goricio finiĝis hodiaŭ en tiu pitoreska kaj agrabla landlima urbo. Organizite de Alberto Princis, "Ex Border" estas unika renkontejo de artistoj, verkistoj, intelektuloj, politikistoj. Ĉi-jare ĝin karakterizis pesimisma filigrano, kongrue kun la internacia konjunkturo, laŭ la inspira temo "Karaj Kasandroj".

La Esperanta PEN estis oficiale invitita por pritrakti la perspektivojn de la lingvoj en la mondo. El tio venis interesa kontribuo kadre de la Internacia Jaro de la Lingvoj, per prelego de prof. Giorgio Silfer, sed preparita kun d-ino Perla Martinelli, prezidanto de la Esperanta PEN: "Tri mil lingvoj mortontaj: kaj la via?". La prelegon aŭskultis ne granda sed tre atenta kaj intelekte valora publiko. Ne mankis esperantistoj (interalie s-ro Istvàn Ertl), sed ili estis nur kelkaj.

La itallingva prelego donis la okazon enfokusigi la lingvan evoluon de la mondo en la nuna jarcento, kaj ankaŭ la perspektivon de esperanto. Ĝi estis filmita, kaj la lumdisko estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Kiel kutime la publikrilata laboro estis tre oportuna: ekzemple la centa datreveno de Cesare Pavese donis la okazon kontakti la medion de Pavese-fakuloj, kiuj ne sciis ke esperanto estas unu el la cent lingvoj de la tradukitaj Pavese-verkoj. Alia ekzemplo estas la revuo "Femina", kiu altiris la pozitivan atenton de ĉeestantaj feministinoj. C-ano Silfer informos aparte la diversajn responsulojn ene de la Pakto por la Esperanta Civito, por ke Esperantio flegu kaj perfektigu ĉi tiujn kontaktojn.

[HeKo 374 4-B, 24 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0563 s s