Esperanta Civito

Zamenhofologia Tago en KCE

Civitano mag. Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, estos la ĉefa preleganto okaze de la Zamenhofologia Tago, dimanĉon 14 decembro 2008, 9h00-12h00 kaj 14h00-16h00. Li enfokusigos la diskuton pri la kongreso de la homaranoj (aŭ "Neŭtraluloj"), kiun Zamenhof volis kunvoki en 1914, poste en 1915, fine post la mondmilito, kaj kiu entute neniam estis kunvokita.

Ĉu maturas la tempoj por tia kunvoko en 2014? Kiaj subjektoj estus koncernataj? Kie ĝi okazus (Zamenhof ĉiam proponis Svislandon)? Kiuj temoj estus en la tagordo?

Civitano d-ro Giorgio Silfer, en la dua parto de la aranĝo, parolos pri Zamenhof kiel literatura elemento: Ludoviko Lazaro Semkorto en "Budapesta ekzameno" de Sàndor Szathmàri kaj la Majstro post kvindek jaroj da malvivo, en prozopopeo de William Auld. La literaturan analizon de prof. Silfer akompanos la spekto de la dramo de Szathmàri, el la filmo "Espere despere".

La Zamenhofologian Tagon organizas Kultura Centro Esperantista ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, tuj post la jubileo honore al la 40-jariĝo de KCE. Eblas tranokti en la Esperanto-Domo mem.

[HeKo 374 5-B, 24 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0555 s s