Esperanta Civito

Flandra kazo en imputa fazo

Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) informas, ke post tri semajnoj oni scios ĉu la kazo de flandra esperantisto estos definitive transdonita al la prokuroro, nome ĉu la akuzito fariĝos imputito. Kompreneble ankaŭ post la formala imputo validos la antaŭsupozo de senkulpeco, ĝis eventuale kondamna verdikto de la tribunalo.

La akuzito estas la konata belga esperantisto Petro Desmet' (kiu ne havas la esperantan civitanecon). La imputo estus seksa molestado kaj perforto al infano. Laŭ lia rakonto, jen la kronologio pri la faktoj:

1991 01 14-1996 11 22: senpagaj lecionoj pri pianludado al tri knabinetoj.
2007 11 ?  : akuzoj fare de unu el la tri knabinoj, intertempe fraŭlino de kelkaj jaroj submetata al psikoterapio.
2007 12 17: unua pridemandado kaj preventa aresto.
2007 12 18: la esplorjuĝisto decidas favore al tuja enprizonigo.
2007 12 21: unua sesio ĉe la justica gremio.
2007 12 28: dua sesio ĉe la justica gremio.
2008 02 01: tria sesio ĉe la justica gremio, kiu liberigas la akuziton sub kondiĉo.
2008 02 07: konkluda esplordemandado.
2008 02 12: vizito ĉe la justica psikiatro.
2008 11 14: aliro de la akuzito al la imputa dosiero.
2008 11 28: decido pri eventuala imputeblo. 

Petro Desmet' deklaras sin tute senkulpa. La parencoj de la akuzintino nek konfirmis nek dementis la akuzojn. Kelkaj teknikaj elementoj (ekzemple la dimensio kaj situo de la ĉambro kie la fifaroj estus okazintaj) ludas kontraŭdire. La fakto, ke la akuzito senpage instruadis, estas konsiderata kiel elemento subtena por la akuzo. Ŝajne ekzistas ankaŭ spuro de recidivo en seksa molestado, kvankam tute ne pri infanoj.

Kiu povas iel helpi al la akuzito, eventuale per atesto favora al lia personeco, tiu bonvolu rekte kontakti tuj lian advokaton: J. P. Westerlinck; Parklaan 44, BE-9100 Sint-Niklaas, westerlinck.advocaten@skynet.be.

[HeKo 374 6-C, 25 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0881 s s