Esperanta Civito

Perla Martinelli pri libromerkato

Sen. Perla Martinelli, vicprezidanto de LF-koop kaj prezidanto de Esperanta PEN-Centro, donis sian opinion okaze de intervjuo farita de "La Ondo de Esperanto" pri la libromerkato en Esperantio. Jen la intervjuo, kun la atentigo ke ŝi preferas esti indikita je Esperantio, anstataŭ Italio, kiel en la decembra numero de LOdE.

D: Ĉu nuntempe oni efektive aĉetas/legas malpli da Esperanto-libroj ol antaŭe?

R: Vi kunmetas du malsimilajn temojn, necesas ilin disigi por iom pli klare fokusigi la situacion. Ja legi kaj aĉeti ne samas, tion jam diris (kun milda amareco) eĉ Zamenhof, parolante pri gazetabonoj komence de nia historio. Laŭ mia sufiĉe longa sperto, mi dirus ke la legemo de la esperantistoj ne estas nun averaĝe pli malforta ol antaŭe, ankaŭ ĉar nia kulturo ne proponas televidon, kaj preskaŭ ne kinon. Sed veraj legantoj, kiujn fascinas la magio mergiĝi en artan mondon fantastan, sen alia kialo ol la propra plezuro, neniam estis legioj: ili plu ne estas. 

D: Ĉu la (supozata) mallegemo/malaĉetemo en Esperantujo havas specifajn kialojn kompare kun la "Granda mondo"?

R: La esperanta libromerkato suferas pro du handikapoj: la kosto (ne nur pro la efektiva prezo de la libro, produktata etkvante, sed ankaŭ pro la poŝta afranko) kaj, lige kun la unua, la distribua sistemo. Konkreta fakto estas la malfacilo aĉeti librojn en nia lingvo, ankaŭ ĉar ilin oni ne povas normale trovi en librovendejoj. Jes, oni povas aĉeti laŭ la libroservaj katalogoj, kaj nun ankaŭ rete, sed chu tio vere stimulas? Oni enamiĝas al libro ne nur pro ĝia titolo aŭ supozata enhavo, sed ankaŭ pro la prezento, la papero, la litertipoj...

D: Ĉu la situacio en nia libromerkato estas plibonigebla? Se jes, kiel?

R: LF-koop, kiu siatempe iniciatis la produktadon de kasedoj funkciantaj iom kiel legitaj libroj (Esperanta Songazeto) nun lanĉis per "La Infana Raso" deklamita de William Auld la esperantan ekvivalenton de la KD-libroj jam disvastiĝintaj ĉe la neesperantista publiko. Jen moderna vojo certe sekvinda. Rilate al la normala produktado, mi opinias ke niaj eldonejo faras ĝenerale bonan laboron, kaj produktas interesajn librojn, indajn je legado. Sed oni ne sufiĉe ilin reklamas, kaj mankas kontentiga distribua reto. Precipe la distribua sistemo ŝajnas pli kaj pli en krizo: la libroservoj malmultiĝas, la rabatsistemo ne taŭgas, pli kaj pli evidentiĝas stranga situacio: kiu ajn rajtas eldoni kion ajn, sed poste la merkato funelas al unu granda libroservo en Roterdamo, tiel ke praktike ekzistas monopolo en la distribuado. Kaj tio malfavoras sanan konkurencon, do malstimulas la iniciatemon de minoraj libroservoj, malprofite al la legemuloj.

[HeKo 375 2-B, 30 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0732 s s 
  Total: 0.0879 s s