Esperanta Civito

Filmo kun Meta kaj Bill Auld

Ekstreme valora dokumentofilmo estas ĵus produktita de LF-koop: "Intervjuo kun Meta kaj Bill Auld". Temas pri duonhora intervjuo realigita en itala studio antaŭ deko da jaroj: la teksto estas legebla en la enkonduko al la kvara eldono de "La infana raso", kiun LF-koop mem presis lastjare, akompane al duobla KD kun la deklamado de la tuta ĉefverko fare de William Auld mem, kun muzika fono, produktita en diversaj etapoj kaj diversaj landoj -- Skotlando, Meksiko, Bulgario, Svislando.

La intervjuo, farita de estonta civitano (Giorgio Silfer) al estontaj gecivitanoj (Meta kaj William Auld), temas esence pri "La infana raso", kvankam ĝi tuŝas plurajn aliajn temojn. Interalie, tiuepoke William Auld prezidis (ne honore, sed efektive) Esperantan PEN-Centron. Auld estis la unua kiu gratulis pro la plej grava agnosko pri esperanto kiel literatura lingvo: tiu de la verkistara mondkongreso en Santiago de Kampustelo (1993), danke al la delegacio formita de Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

William Auld estis sincera (pra)raŭmisto, kiel la plej talentaj inter niaj verkistoj, kies socilingvistika aliro nature transiras de la arta perilo al la identigilo. Sufiĉas konsideri, kiom ofte (eventuale negative) aperas ĉe niaj klasikuloj, ankaŭ la minoraj, la vorto "popolo" rilate al la esperantistaro. Tiel ĉe Edmond Privat, Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Raymond Schwartz, Emeriko Baranyai, Gaston Waringhien kaj nature William Auld: poeto sen popolo, ho ve!; popolo kiu ne kapablas ridi pri si mem, ne estas matura popolo; popol' ni estas, ne movado nura; Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo; vi estas mia popolo, mi estas via poeto; kaj tiel plu.

Ne ekzistas alia aŭdvida dokumento tiel kompleta pri la aŭtoro de "La infana raso": vera unikaĵo. La filmo, en formo de lumdisko, estos surmerkatigata post dek tagoj, do je la Tago de la Esperanta Kulturo. Pliaj informoj ĉe la eldonejo aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 375 8-B, 5 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0440 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0878 s s