Esperanta Civito

Kompleta la kvara kolekto de "Femina"

"Proceso al Paŭlo: ĉu defendebla ĉe prokurorino?" estas la temo de la dosiero kiun la lasta numero de "Femina" en 2008 dediĉas al la granda interpretisto de la kristanismo. Liajn asertojn pri la rolo de virino analizas romkatolika laiko kun profunda teologia preparo (c-ano Armando Zecchin) kaj du kultoministroj de reformitaj eklezioj, kun almenaŭ diakona rango (Marilu Munger kaj Eva Farkas-Tátár).

Religio fonas ankaŭ en la artikoloj de sen. Marie-France Conde Rey, kiu rakontas siajn spertojn en Japanio lastatempe, unuavice dum la renkonto kun la Spirita Gvidantino de Oomoto.

Proksima al religio estas filozofia artikolo de c-ano Leen Deij: "Ŝpini adeptan parolon kun Spinozo". Sed la numeron malfermas tri politikaj artikoloj: "Ĉu pli da politikistinoj post la Sesdekoka?" de sen. Perla Martinelli; "Afrikanino en politiko" de c-ano Eric Nsabiyumva; "La virinoj ĉirkaŭ Barack" de c-ano Dimitar Haghiev.

Per la kortuŝa atesto de la bangladeŝa poetino Taslima Nasrin (tradukita de Gunnar Gällmo) "Femina" brile enkondukas la literaturajn paĝojn, kun du ĉarmaj poemoj (de Conde Rey kaj Deij) kaj kun bela rakonto de c-ino Etel Zavadlav (jes, ĝuste tiu kiun Belartaj Konkursoj fiaskigis kaj sekve "Beletra Almanako" rifuzis).

Pliaj paĝoj en "Femina" n-ro 16 traktas pri infanoj, pri virinoj en kariero, pri alternativa turismo.

La revuon posedas Feminisma Esperanta Movado, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 376 3-B, 12 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0634 s s 
  Total: 0.0778 s s