Esperanta Civito

Vickonsula saluto por la KCE-festo

La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, faris la festparoladon okaze de la hodiaŭa jubileo de Kultura Centro Esperantista. Jen la komenco de ŝia parolado. La tuta aperos en la baldaŭa numero de "Heroldo de Esperanto".

Karaj gecivitanoj, karaj geamikoj,

La Esperanta Civito, nome la konsorcio kiun Kultura Centro Esperantista honoras per sia aliĝo, delegas min porti la saluton de la demokratie elektitaj reprezentantoj de la esperanta popolo.

En nia Konstitucio, la artikolo 29 tekstas: "La Civito stimulas la kreon kaj ekspansion de reto da servoj, en formo de ejoj por kulturaj kaj socialaj celoj, nomataj Domoj." Ni estas kune en Esperanto-Domo, en la unusola Esperanto-Domo ekzistanta en Svislando, post la fermo de Sunhejmo apud la Konstanca Lago, pro la malsaniĝo de civitano Kästli.

Estas aparte grava koincido, troviĝi ĉi tie hodiaŭ. Ĝuste hodiaŭ kaj ĝuste ĉi tie. Ĉar hodiaŭ estas la unua tago post la plena eniro de Svislando en la Schengen-areon. Tiu eniro havas pli ol administran signifon. Ĝi estas unu plia paŝo de Svislando favore al la procezo de eŭropa integriĝo. Kaj Eŭropo multe bezonas Svislandon, precipe pro ĝia leciono de federismo kaj de rekta demokratio. Leciono kiun la Esperanta Civito (kaj nur la Esperanta Civito en la tuta Esperantio) plene asimilis. Nenio, en Esperantio, estas institucie pli svisa ol la Esperanta Civito, kiu eĉ aplikas la Svisajn Kodojn, okaze de manko de la koncerna normo.

Ĝuste ĉi tie, kaj ne en alia kantono, ne en alia urbo, ĉar ĉi tiu kantono (kune kun la najbara Ĵuraso), kaj specife Ĉaŭdefono, estis dum multaj jaroj (sufiĉas memori la referendumon meze de la 1980aj) la sola escepto en la universala koruso kiu kontraŭis la aliĝon de Svislando al Unuiĝintaj Nacioj. Hodiaŭ Svislando membras en Unuiĝintaj Nacioj, kaj ankaŭ en tio Ĉaŭdefono estis la avangardo de Svislando, vidalvide al la mondo.

Ĝuste ĉi tie kaj hodiaŭ ni memoras ke la mondo estas celebranta la sesdekan datrevenon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

"Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al la alia en spirito de frateco." Tiele la unua artikolo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Kaj la devoj? Se ni postulas rajton, ni supozas ankaŭ agnoski devon rilate la aliajn homojn: kvazaŭ la dua flanko de la sama medalo. Ĉi tiu reciprokeco fundamentas la nocion de responso kiu konsistigas nian liberon.

Kiel diris nia Konsulo pasintsomere en Bruselo, ni estas pli ol samideanoj -- ni estas civitanoj. Nome, ni estas homoj kiuj sentas devon al la esperanta popolo, kaj la esperanta popolo tra siaj demokratie elektitaj institucioj sentas devon al ni, la delegitoj de la civitanaro.

Sed ĉu la diritaj konceptoj de demokratio, homaj rajtoj, civitaneco, estas vere tuthomaraj, aŭ ĉu ili estas nur la historia produkto de la okcidenta kulturo? Tiu ĉi demando estas tre insida, ĉar ĝi iel solidaras kun la diskreditantoj de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tiuj diskreditantoj klopodas senvalorigi la epiteton "Universala", por kiu René Cassin longe batalis. Li zorgis, ke la rajtoj priskribitaj en la Deklaracio estu agnoskitaj ne nur je internacia nivelo. Li montris ke tiuj rajtoj ne koncernas civitanojn aŭ migrantojn el unu ŝtato aŭ alia, sed koncernas la individuojn apartenantajn al la sama frataro. En tiu ĉi ideo situas la universala valoro, kaj tiu ĉi universalismo igas la Deklaracion profunde valora.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto" 16:2008.

[HeKo 376 5-C, 13 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0895 s s