Esperanta Civito

Zamenhofologia Tago revizitas homaranismon

La semajnfino pri la 40-jara jubileo de Kultura Centro Esperantista pasis, sabaton, kiel sukcesa tago kun nefermitaj pordoj (inkluzivanta bankedon) kaj, dimanĉon, kiel Zamenhofologia Tago, sub la gvido de c-ano François Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof.

Laborgrupo kun deko da personoj revizitis la temon "homaranismo", perspektive al eventuala okazigo, en 2014, de tio kion Ludoviko Lazaro Zamenhof revis kunvoki en 1914 al Svislando: la unua kongreso de homaranoj. La laborgrupo enprofundiĝis pri la strategio de Zamenhof en 1913-1917, kaj pri la diversaj medioj kiuj rilatis al lia "interna ideo", tiam kaj nun.

Komence de la nuna jarcento revigliĝis la intereso pri la religia-filozofia penso de Zamenhof, ankaŭ en formo de almenaŭ du konkretaj, eĉ se efemeraj, organizaj projektoj: Ligo Humanitas kun bazo en Kroatio, la homekologia movado kun Centro Sivron en Jerusalemo. La projektoj paneis jen pro internaj problemoj jen pro la subita forpaso de c-ano Jeremi Giŝron, komence de 2008. Estas rimarkinde ke kaj Ligo Humanitas kaj Centro Sivron petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, sed la Forumo preferis prokrasti la decidon en ambaŭ kazoj.

C-ano Degoul proponis al la Kapitulo lanĉi novan iniciaton en tiu sama kunteksto, kaj la hieraŭa laborgrupo, kiun partoprenis ankaŭ la Konsulo kaj la Vickonsulo, enfokusigis ĝin. La rezulto estas la kunvoko de prepara kunveno, en formo de semajna aranĝo, kiu strebas arigi kiel eble plej multajn zamenhofologojn kaj interesatojn pri homaranismo, sub la egido de Scienca Instituto Zamenhof. La elektita dato estas 17-21 aŭgusto 2009, ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono. 

[HeKo 376 8-B, 15 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0755 s s 
  Total: 0.0884 s s