Esperanta Civito

Burundio: pinta renkonto de SIPU kaj ANEB

"Anstataŭ labori dise, estas pli bone ke oni unuiĝu, ke oni koncentriĝu, ke oni konverĝu, ke oni kunlaboru, ke oni kunmetu fortojn...". Tiajn vortojn oni aŭskultis en iu restoracio, "Amikejo" laŭ la ĉefparolanto, dum amika kunveno okazinta lastan dimanĉon la 14an de decembro kadre de la Tago de la Esperanta Kulturo. Aldone, li revis: "Se ni ĉiuj povus kunigi fortojn... ni povus labori memstare kaj sendepende"

Tiun iniciativon amikumi dum la Zamenhofa Tago pensis kaj organizis c-ano Jean Sacha Barikumutima, celante trovi bonan solvon inter esperantistoj per dialogo kiu laŭ li nur povas forpeli miskomprenojn, malamikecon, interbataladojn, kontraŭdirojn, insultojn, dividojn kaj timojn, kiujn travivis certan tempon samlingvanoj kaj samcelanoj nur sub la premo de ia superinfluo malamika al la disvolvado de esperanto en Afriko ĝenerale kaj Burundio aparte. Lin inspiris, kiel li klarigis dum la parolado, legado de la vivo de L. L. Zamenhof, el kiu troviĝas la bela frazo: "Mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo -- al la revo pri la unuiĝo de la homaro". "Jen estas la tempo unuiĝi", li emfazis.

Tiu disigo estas ĉefe ligita al malbona kunlaboro inter personoj kiuj rilatas prioritate kun UEA aŭ kun la Esperanta Civito, laŭ kelkaj opinioj. Sed fakte, tio ekis en Burundio ekde la internacia seminario okazinta en aŭgusto 2005, kiun gvidis Tereza Kapista, laŭ la propono de Renato Corsetti, la tiama prezidanto de UEA, kaj subvenciis la Fondaĵo Hans. Tiu seminario okazis kadre de la projekto 'Lingvo de Paco', agnoskita kiel unu el la projektoj farataj en kadro de la Jardeko por kulturo de paco 2000-2010 de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj (Legu plu: Tereza Kapista, Esperanto Lingvo de Paco Burundo-Afriko, Beogrado 2006).

Paradokse al la celo mem de la Kapista-seminario, burundiaj esperantistoj troviĝis dividitaj nur kelkajn tagojn post ĝia okazigo: parteto de ili kunestinte kun la instuistino en Rumonge, senkonsulte aliajn de Buĵumburo fondis kaj kreis la nunan landan asocion ANEB, fuŝante tiel la jam elpensitan kaj ekzistantan projekton en Buĵumburo, celantan ankaŭ kunstarigi la unuan landan asocion, pri kiu nur mankis oficialigo.

Tiu situacio tre ŝanĝis rilatojn inter burundiaj esperantistoj. Du partoj kreiĝis: unuflanke ANEB, aliflanke aliaj kiuj grupiĝis kune kunlabore kun SIPU, kiam la sekvan jaron (2006) tiu lasta eniris la Pakton por la Esperanta Civito. Jen do kion intencigis la loka malamikeco. Fakte, c-ano Mushosi Birindwa atestis: "Renato Corsetti plurfoje min konsilis el siaj leteroj al mi, kaj al kelkaj esperantistoj el rundaj-esperantistoj@googlegroups.com, ne plu interrilati kun d-ro Giorgio Silfer, [nuntempe] Konsulo de la Esperanta Civito, kiu laŭ lia opinio ne amikas al UEA". Je tiu atesto, neniu el la ĉeestantoj malfermis sian buŝon por kontraŭi tiun aserton, ĉar eble multaj el ili ĝuste imagis la kialon laŭ kiu ANEB-anoj, inter ili Jérémie Sabiyumva,* ne partoprenis la duan Afrikan Esperantologian Semajnon (januaro 2008), kvankam invititaj. Tio tre kontraŭas kun la bazo, la Fundamento, kaj konsekvence kun la Deklaracio pri la esenco de (afrika) esperantismo kiu substrekas, ke "Esperanto estas nenies propraĵo"; tion rememorigis c-ano Mushosi Birindwa.

Estis do invititaj al la nuna Zamenhofa Tago ĉiuj esperantistoj el Buĵumuro sed, bedaŭrinde, ĉeestis nur dekkelkaj personoj, kompreneble ĉiuj instrukapablaj el la urbaj kluboj. Inter ili estis s-roj Jérémie Sabiyumva, Thierry Ndayizeye kaj Patric Kwizera, estraranoj de ANEB, sed notu ke mankis la prezidanto, Japhet Bayori, kiu senkulpiĝis pro manko de tempo. Tiujn kiuj kunlaboras kadre de la Pakto por la Esperanta Civito reprezentis c-anoj Mushosi Birindwa, Eric Nsengiyumva kaj Jean Sacha Barikumutima. Tiun aranĝon apogis finance c-ano Jean Paul Barikumutima (patro de la organizinto) kaj c-ano Marteno Mbazumutima (Direktoro de AEI), ambaŭ membroj de SIPU.

Laŭ Jérémie Sabiyumva, el ANEB, "meti ĉion en ordo antaŭ kunlabori estus ideale". Tio ĉi postulis longajn elparolojn ekde la komenco de la problemaro en 2005 ĝis la nuna situacio de la evoluo de la esperanto-movado en Burundio. Ĉiuj kune konstatis erarojn, kiujn ĝuste ĉiuj kondamnas kaj kiujn gravas eviti. El ĉiuj intervenoj, ĉiuj bedaŭris pro neĉeesto de aliaj kaj emfazis la fakton, ke estus pli bone sekvi la spiriton de L. L. Zamenhof: ne interbatali nek miskompreniĝi, sed kontribui plej perfekte al unuiĝo kaj kunlaborado.

La plej bona kontribuo de tiu aranĝo estis ĉefe, ke malamikoj sin premis manojn, senĝene kaj seninsulte, kaj pluse amikece interparolis pri "unu komuna afero, unu celo, unu sama lingvo, Esperanto", laŭ c-ano Jean Sacha Barikumutima. Neniam oni tion spertis antaŭe. Cetere, kunvenintoj sin engaĝis fariĝi de tiam bonaj aktistoj de esperanto kaj rekomendis aranĝi devove aliajn tiajn renkontiĝojn... ĉar ili parolis ne krokodilante dum ses horoj.

(Jean Sacha Barikumutima, el Burundio)

* S-ro Sabiyumva efektive aliĝis al AfrES 2, trapasis la selekton kaj diligentis dum la prepara perkoresponda kurso. Li tamen ne partoprenis en la studsemajno, ĉar okupita en eksterlanda vojaĝo, laŭ sia klarigo. [noto de KCE]

[HeKo 377 6-B, 20 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0770 s s 
  Total: 0.0938 s s