En Malago la hispana kongreso
La 68a Hispana kaj la 14a Andaluzia kongresoj de esperanto estas kunvokitaj al Malago, 2-5 julio 2009, pri la ĉeftemo: "Esperanto utilas".
Laŭ la organizantoj, la ĉeftemon pravigas diversaj konsideroj: a) ĉar esperanto utilas nuntempe; b) pro la pragmatismo de Okcidento; c) ĉar estas necese disponi solidan argumentaron por refuti ke esperanto fiaskis/as; d) ĉar bonŝance ni disponas abundan literaturon en kaj pri esperanto.
Dum la kongresoj okazos paralelaj studgrupoj pri: teatro kaj poezio; informadiko kaj scienco; politiko; ekonomio – kaj esperanto.
Informas: Andaluza Esperanto-Unuiĝo, calle Ánfora, 6 5° D, 29013 Málaga, kotizoj@esperantoandalucia.org.
[HeKo 377 7-B, 21 dec 08]