Esperanta Civito

Naŭ kandidatoj por La Verko de la Jaro 2008

Estas naŭ la titoloj kiuj kandidatas por la PEN-premio "La Verko de la Jaro 2008". Ili ricevis la subtenon de almenaŭ tri PEN-membroj por esti en la listo. La premion asignos la abonantaro de "Literatura Foiro" per referendumo ĝis 30 aprilo 2009. La aŭtoro de la premiita verko rajtos gasti du semajnojn en kastelo Lavigny apud la Lemana lago.

Temas pri prozaj verkoj surmerkatigitaj en 2007 kaj 2008. Jen ili:

"Bretonaj fabeloj" (volumoj 1 kaj 2) de Jean-Pierre Ducloyer (eld. FEB, Rennes, 2007/2008). "Ĉu vi konas Blaise Cendrars?" de Manuel de Seabra (eld. IEM, Vieno, 2007), "Dio, psiĉjo kaj mi" de Claude Piron (eld. IEM, Vieno, 2007), "El ombro. Antologio de prozo el Rusio" (eld. REU/Impeto, Moskvo, 2008), "Kaj staros tre alte..." de Trevor Steele (eld. IEM, Vieno, 2006, surmerkatigita en 2007), "Neokazinta amo" de Lena Karpunina (eld. FEL, Antverpeno, 2007), "La regno de Kojikro" de Antoine Kouassi Kouablan (eld. Esperanto por Evoluo, 2007) kaj "Sekreto de la patrino" de Valerij Sipoviĉ (eld. Impeto, Moskvo, 2006, surmerkatigita 2007).

[HeKo 379 1-B, 7 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0636 s s