Esperanta Civito

Christos Hadjipapas en "Literatura Foiro"

La literaturo de Cipro, disvolviĝinta en du lingvoj -- la greka kaj la turka, estas malvaste konata. La multjara konflikto, kies viktimoj estas la du popolgrupoj sur la insulo, donas al ĝi temojn, kiujn aliaj literaturoj ne traktas. Christos Hadjipapas, ekde 1996 prezidanto de la asocio de verkistoj en Cipro, gastos en la februara numero 237 de la revuo "Literatura Foiro" per eseo (en traduko de la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski), por malkovri interesajn literaturajn tradicion kaj realaĵon de Cipro.

Christos Hadjipapas debutis kiel poeto en 1969, liaj poeziaj kaj prozaj libroj rapide establigis lin kiel la plej signifan reprezentanton de la nuntempa cipra literaturo. La romano de Hadjipapas "En okulo de l' serpento" (aperinta en 2000 kaj ricevinta la plej altan ŝtatan premion) estas epika literatura fresko de la nuna cipra historio, transdonita per la destino de siaj protagonistoj.

Antaŭ iom da tempo en intervjuo, al la demando: "Inter sako da oro kaj unu eterna libro, kion hodiaŭ vi elektus; kaj antaŭ tridek jaroj kion vi elektus?", Christos Hadjipapas respondis: "Hodiaŭ mi elektus la oron, por aĉeti nelimigitan libertempon, tiel mi elektos kaj legos la eternajn librojn. Kio okazus antaŭ tridek jaroj mi ne certus, sed verŝajne tiam mi elektus la eternan libron."

En 2009 "Literatura Foiro", kiu eniris sian 40-an jarkolekton, proponas al la legantoj ankaŭ aliajn interesajn renkontojn kun preskaŭ aŭ tute nekonataj literaturoj, kia la palestina kaj tiu de Kuvajto. Jen kialo (re)aboni la revuon. Internacia abontarifo 36 EUR, kun rabatoj (inter 33% kaj 66%) por Esperantaj Civitanoj. Perantoj en 37 landoj. Peti provekzempleron aŭ informiĝi  eblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 379 4-B, 12 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0634 s s