Esperanta Civito

Jes al Bulgario kaj Rumanio!

Ĉiuj kvar senatanoj kun svisa rezido aŭ/kaj pasporto invitas la svisajn esperantistojn voĉdoni kaj voĉdonigi por la daŭrigo de la akordo inter Svislando kaj Eŭropa Unio pri la libera cirkulado de la personoj, kaj por ĝia etendigo al Bulgario kaj Rumanio.

La koncerna referendumo okazos la 8an de februaro, kaj per ĝi la svisa popolo decidos ĉu la registaro de la Konfederacio ratifu la plilongigon sen limdato de la akordo kaj ratifu la specifan protokolon pri la du balkanaj landoj.

La akordo inter Svislando kaj EU koncernas sep sektorojn: 1) libera cirkulado de la personoj, nome progresiva malfermo de la labormerkatoj kaj rezidofaciligoj; 2) teknikaj obstakloj al komerco, nome forigo de la doganbaroj per simpligitaj rajtigoj por la industriaj varoj; 3) publikaj merkatoj, nome pli larĝa aliro al la alvokoj de publika oferto; 4) agrikulturo: komerco faciligita pri kelkaj produktoj, kia la fromaĝo; 5) teraj transportoj, nome firmigo de la svisa politiko de transigo el la ŝosea al la fervoja trafiko kaj malfermo de la merkatoj por la ŝosea kaj fervoja trafikoj; 6) aera transporto, nome reciproka merkata aliro; 7) esplorado, nome partopreno en la EU-programo.

Svislando ne estas membro de EU, kaj tia ĝi restos, ankaŭ post la referendumo. Ĝi elektis strategion de intensigo de la rilatoj sen rekta aliĝo al EU.

Jen la teksto, kiu aperos ankaŭ en la esperanta gazeto plej disvastigata inter svisoj, nome "Heroldo de Esperanto".

Al la esperantistoj kun svisa ŝtataneco

JES al la libera cirkulado de la personoj Svislando-Eŭropa Unio: rekonduko de la akordo kun inkluzivigo de Bulgario kaj Rumanio.

La 8an de februaro la svisa popolo referendumos pri la supra temo: la senatanoj de la Esperanta Civito kun svisa rezido aŭ/kaj pasporto invitas la svisajn legantojn de ĉi tiu anonco voĉdoni kaj voĉdonigi JESE.

Subskribis: Elena Grisafi-Favre, Perla Martinelli, Giorgio Silfer (Verda grupo) kaj Dieter Rooke (Ruĝa grupo).

[HeKo 380 4-C, 21 jan 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0727 s s 
  Total: 0.0867 s s