Esperanta Civito

La Akademio balotas pri landnomoj

La kvardek kvin membroj de la lingva Akademio de Esperanto (ekde 2008 ekzistus literatura duoblaĵo, kiu tamen ne sukcesis ankoraŭ plenigi ĉiujn postenojn: almenaŭ sep el kvardek kvin ankoraŭ vakis antaŭ du monatoj, kaj la membrolisto ĝis nun estas sekreta) estas balotantaj pri la nova landnoma listo, kiu enhavas nur ŝtatojn: tial ĝi inkluzivas Tajvanon (malgraŭ la protesto de ĉina akademiano) sed ne Tibeton.

La listo proponita de la sekcio pri ĝenerala vortaro (gvidata de ak. Bertilo Wennergren) konfirmas la duoblan matricon gento-lando / lando-landano, kiu karakterizas esperanton, do ĝi estas unu plia demento pri la toponimio praktikata en Sennacieca Asocio Tutmonda. SAT fakte agnoskas nur la matricon lando-landano, pli proksime al homaranismo. Efektive neniu zamenhofologo ĝis nun rimarkis (escepte de prof. Giorgio Silfer, dum zamenhofologia semajnfino en KCE) ke la homaranisma toponimio proponita de Zamenhof mem estas kontraŭfundamenta.

Enkonduke al la listo, la balotilo enhavas alian demandon, kiu kondukas al principe pli grava voĉdono: ĉu la akademianoj konsentas ke, apud la sufikso -uj-, en la matrico gento-lando estu akceptita ankaŭ la sufikso -I-? Do rusoj loĝas ne nur en Rusujo, sed ankaŭ en Rusio.

La efiko de la respondo al tiu preamblo estas pli grava ol la landnoma listo mem, ĉar: a) se la Akademio rifuzos, tio signifas ke ĝi iros kontraŭ la delonge establita lingvouzo, kaj estos interese konstati kiom (sen)influa estas la lingva Akademio nuntempe; b) se la Akademio akceptos, dum kelka tempo (certe ne por ĉiam, konante la personojn) oni fermos la buŝon al la pledantoj por "Rusoj loĝas en Rusujo". Estas rimarkinde ke la sufikson -I- (el ida deveno) enkondukis en esperanton ĝuste UEA, kaj pli precize Hector Hodler. La detalan raporton, kiu en 1922 kondukis al ĝia tolero flanke de la tiama Lingva Komitato, verkis Edmond Privat.

En la balotilo kaŝiĝas duobla kaptilo: la demando estas tiel formulita, ke necesas la absoluta plimulto de la voĉoj, se partoprenus malpli ol du trionoj de la akademianaro, por akcepti la hodleran sufikson -- avantaĝo por UJanoj. Aliflanke, se la Akademio akceptus, ĝia nuna decido havus pli da specifa pezo ol tiu de 1922, ĉar ĝi egalus al fundamentigo de eksterfundamenta morfemo, nome io pli grava ol oficialigo -- eble la UJ-anoj ne konsciis pri tio (la sekretario, kiu responsas pri la balotilo, estas ĝisosta UJ-ano).

La Akademianoj balotos ĝis la 31a de marto 2009. Unuafoje estas enkondukita ankaŭ la baloto por retpoŝto, al kiu tamen pluraj preferas la ordinaran poŝton en ĉi tiu kazo.

[HeKo 380 5-A, 22 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0573 s s