Esperanta Civito

Ipernity-delikto: liverita la enketraporto

Sen. Anna Bartek finis la enketon komisiitan pri la delikto okazinta en Ipernity en aprilo 2008, nome la kreo de falsa profilo kaj la dissendo de apokrifaj mesaĝoj je la nomo de sen. Giorgio Silfer. La raporton ŝi liveris al la Kapitulo, kiu decidos kion fari el ĝi.

Laŭ la raporto, la delikto okazis ene de la SAT-grupo de Ipernity, ĉefe administrata de s-ro Jakvo Schram. Estas pruvite ke la kreinto de la falsa profilo kaj la apokrifa mesaĝinto estas unu el la dudeko da SAT-grupanoj en tiu momento.

En aŭtuno 2008 c-ino Etel Zavadlav kulpigis s-ron Jakvon Schram, kaj reciproke Schram kulpigis ŝin pri la delikto. Laŭ la atestoj, certe ili ne estas komplicoj (laŭ la stilo de la ŝtelistoj en Prago, kiuj laboras dum nokto kaj kverelas dum tago), sed nur unu el la du kulpas.

Konfrontite al la kontraŭa versio, c-ino Zavadlav respondis detale al la demandoj de sen. Bartek kaj deklaris sin senkulpa, dum s-ro Schram respondis nebule aŭ entute rifuzis respondi.

Se kompari la indicojn el la du personoj, ili ne sufiĉas por kunvoki c-inon Zavadlav al la arbitracia instanco, dum ili probable sufiĉus por peti arbitracion de la Kortumo pri s-ro Schram, kaze ke li havus la esperantan civitanecon. Se iam la indicoj atingos la forton de pruvo, la koncernato estos denuncita ĉe tribunalo, kun la peto de monkompenso por ripari la kaŭzitajn damaĝojn. Tiun sumon lia viktimo donacus al la Esperanta Civito, por financi klerigajn esperanto-projektojn en la Tria Mondo.

Laŭ la raporto, aldone al la ekzamenitaj indicoj, ne rezultas negativaj precedentoj ĉe c-ino Zavadlav, dum ĉe s-ro Schram pezus cirkonstancoj de recidivo, kaj la fakto ke li estas la ĉefa administranto de la SAT-grupo, konsekvence havas pli da kontrolo pri la kreo de falsaj profiloj. Kaj inter la du personoj la virino (kiel bedaŭrinde ofte okazas) estas en la malpli influa posteno.

[HeKo 381 3-C, 27 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0567 s s