Esperanta Civito

Kristandemokrata subteno en EU-Parlamento

La Blanka grupo en la Senato de la Esperanta Civito ĝojas informi ke la kristandemokrata EU-parlamentanino Ljudmila Novak (slovenlingva) proponis amendojn favore al esperanto en la konkludoj de la projekto de raporto pri multlingvismo, fare de Vasco Graça Moura, kadre de la komisiono pri kulturo kaj edukado en la strasburga parlamento.

La slovena deputitino de la centra partio proponis la sekvajn tri amendojn:

4a. (nova teksto) ...konstatas, ke la principo de respekto pri egalrajteco ne estas garantiebla se oni uzas nacian lingvon kiel "lingua franca".

4b. (nova teksto) ...proponas, ke konservante kaj uzante vivantajn lingvojn, aprezante la lingvan diversecon kaj stimulante la lernadon de diversaj lingvoj, oni studu la eblecon kaj utilecon enkonduki komunan planlingvon en Eŭropan Union, ekzemple Esperanton. Nur ĝi povus faciligi la interkompreniĝon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lerni kaj uzi. 
 
4c. (nova teksto) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo rimarkinde faciligis la komercon inter la ŝtatoj kaj helpis al la ekonomia kresko kaj al pli granda stabileco en Eŭropa Unio. Similaj efikoj povus ekesti ankaŭ per la enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu neniel malhelpus aŭ limigus la uzon de la naciaj kaj aliaj vivantaj lingvoj utiligataj en EU.

[HeKo 381 5-C, 28 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0615 s s