Esperanta Civito

En Svislando simpozio pri homaranismo

Laŭ propono de la prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, Kultura Centro Esperantista gastigos simpozion pri homaranismo en Ĉaŭdefono, 17-21 aŭgusto 2009.

Al la simpozio akceptis kontribui, ĉu parole ĉu skribe, eminentaj zamenhofologoj kaj studantoj pri la zamenhofa interna ideo: gec-anoj André Cherpillod, Michel Clément, Francisko Degoul, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Zelazny, s-ro Raymond Brisebois. Aliaj pozitivaj respondoj estas atendataj dum ĉi tiu monato. "Marĝene de tiu rikolto, la iniciato havis plurajn efikojn utilajn, kun evidenta vigligo de la sciencaj studoj prihomaranismaj" komentarias c-ano Degoul, la prezidanto de SIZ.

La simpozio estas etapo survoje al la preparo de kongreso pri homaranismo en 2014, en Svislando: la lando kiun elektis Zamenhof mem por la kongreso planita por 1914 kaj prokrastita ĝis la morto de la Majstro. "Favora reago al tiu projekto aŭguras longdaŭran kunlaboradon interalie ĉe Brisebois, Cherpillod, Karhan, Lavarenne" rimarkas Degoul, kiu konstatas:

"Ĉe Zamenhof sinsekvis tri periodoj, kiuj respondas al tri hodiaŭaj interpretoj de lia penso: a)  la sionisma periodo, ligita al teritoria defendo de la hebrea popolo, fakte interesas André Cherpillod, kiu pri Zamenhof (kun indico reala sed nesufiĉa) troe asertas, ke "ĝis sia morto li restis fidela al la sionisma idealo"; b) la hilelisma periodo, demanda pri la nocio "popolo" privilegiita de Giorgio Silfer, restas tamen ligita al problemoj de unu speciala komunumo; c) la homaranisma periodo, kiu fontas el hebreaj-esperantaj radikoj, tamen pli kaj pli celas elhebreiĝi kaj eĉ elesperantiĝi (1913-1917) cele al tutmonda demandaro de paca kunvivado. Al tiu lasta periodo mi mem speciale interesiĝas, kaj ĝi inspiris al mi ambician projekton."

Pli da informoj tra nia redakcio.

[HeKo 381 8-B, 5 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0641 s s