Esperanta Civito

La svisa popolo sintonias kun la esperanta

El la Esperanta Civito venis publika deklaro pri la referendumo lanĉita kontraŭ la daŭrigo de la nunaj rilatoj kun Eŭropa Unio: ĉiuj Civitaj senatanoj kun svisa ŝtataneco aŭ/kaj rezido invitis voĉdoni favore al la daŭrigo. Neniu simila deklaro venis el aliaj komponantoj de la svisa Esperantio: ekzemple la landa asocio de UEA tute silentis, kio egalas al politika indiferento.

La nunaj kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo estas ges-roj Mireille Grosjean kaj Didi Weidmann. Estas rimarkinde ke, antaŭ dudeko da jaroj, la tiama prezidanto de SES (d-ro Arthur Baur) tra la asocia organo invitis la svisajn esperantistojn baloti favore al la aliĝo de Svislando al Unuĝintaj Nacioj, en la koncerna referendumo.

La rezulto de la ĵusa referendumo, laŭ la sondadoj, estis tre malcerta. Fine tamen preskaŭ 60% de la svisa popolo voĉdonis same kiel niaj senatanoj. Kompreneble tiu rezulto ne dependis de ilia deklaro, sed ĝi montras politikan sintonion, kaj certe kelkajn voĉojn tiu deklaro alportis.

La plej eŭropismaj kantonoj estas Vaŭdo (Laŭzano) kaj Neŭŝatelo, kie situas urbo Ĉaŭdefono. Nur kvar kantonoj kontraŭis: el ili la plej grava kaj la plej antieŭropisma estas la itallingva Tiĉino. Du tiĉinanoj el tri balotis kontraŭ Eŭropa Unio, probable sub la influo de la politika kulturo en Alta Italio: Tiĉino estas la svisa parto de Lombardio, kaj en la itala parto regas Berlusconi kaj Bossi.

Unu el la konkretaj rezultoj de la referendumo estas ke bulgaroj povas ekloĝi en Svislando eĉ sen ŝengena vizo.

[HeKo 382 1-C, 9 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0608 s s