Esperanta Civito

Esperanto en ALTE-laborgrupoj

Trideko da fakuloj reprezentis dek kvar lingvojn en la laborgrupoj de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiuj kunvenis hieraŭ kaj hodiaŭ en Alcalá de Henares, apud Madrido, gaste de Instituto Cervantes. La lingvoj estis: angla, bulgara, ĉeĥa, dana, eŭska, franca, galega, germana, itala, kastilia, kimra, nederlanda, portugala kaj esperanto. Nian lingvon reprezentis kiel kutime (kaj ekskluzive) Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito, per sia delegito c-ano prof. Giorgio Silfer.

La esperanto-delegito precipe aktivis en la laborgrupoj pri enmigrintoj: konsekvence, KCE estas invitita al la eŭropa konferenco kunvokita al Berlino, en septembro 2009, pri lingvaj rajtoj kaj migrofluoj. Krome c-ano Silfer estis elektita al specifa subgrupo.

Alia grava kontribuo de KCE venis okaze de la ĝenerala diskuto pri la inspektora reglamento. La profesia kompetento de c-ano Silfer helpis por pli taŭga formulado de kelkaj paragrafoj. Estas rimarkinde, ke nur plenaj ALTE-membroj ĝis nun rajtis diskuti pri tiu preparata reglamento, kaj KCE estas la sola nur "institutional affiliate" kiu partoprenis: plia agnosko pri la statuso de esperanto en ALTE.

Lingvaj inspektoroj povas aktivi ne nur por interna kontrolado kaj kvalit-atesto, sed ankaŭ por kiu ajn lingvolernejo en Eŭropo. Tio ankaŭ klarigas la ĝisnunan konfidencecon pri la tuta procezo por la preparo de la inspektora reglamento.

Post du monatoj la laborgrupoj ree kunvenos, okaze de la jara internacia konferenco de ALTE, kunvokita al Santiago de Kampustelo: la sama urbo kie, danke al raŭmistoj, esperanto estis definitive agnoskita kiel literatura lingvo, fare de PEN-Klubo Internacia, la 10an de septembro 1993.

[HeKo 382 6-B, 18 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0837 s s 
  Total: 0.0995 s s