Esperanta Civito

La Vickonsulo respondas pri SAT


En dato 9 februaro 2009 sen. Anna Bartek, de la Blanka grupo, interpelaciis pri la rilatoj kun Sennacieca Asocio Tutmonda. Tial ke temas pri esperanto-organizo, respondas la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey. La Konsulo respondas pri la rilatoj kun neesperantaj organizoj.

* * * * *
Estas ses la etapoj, en formo de renkontoj, kiuj preparis la naskiĝon de la nova Esperantio: Raŭmo 1980, Varsovio 1984, Segedo 1988, Ĉaŭdefono 1998, Karolovaro 1999, Sabloneto 2001. SAT estis invitita ekde 1984, same kiel aliaj internaciaj asocioj.

SAT partoprenis per propra delegito en Segedo (Roland Levraud), en Karolovaro (Yves Peyraut), en Sabloneto (Kreŝimir Barkoviĉ). Al Ĉaŭdefono SAT sendis formalan aliĝon, sed ne sukcesis sendi reprezentanton. Por komparo: UEA kaj TEJO sendis delegitojn al Varsovio, nur TEJO al Segedo, nur UEA (partatempajn observantojn) al Ĉaŭdefono kaj Karolovaro, nek UEA nek TEJO al Sabloneto (sed la prezidanto de UEA sendis salutmesaĝon).

En Karolovaro la Forumo okazis paralele al SAT-kongreso, kaj du kunsidojn el tri prezidis Yves Peyraut, SAT-prezidanto. En Sabloneto ĉiujn kunsidojn prezidis Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT.

Nek UEA nek TEJO havis ĝis nun oficialan kaj demokratian diskuton pri la Pakto por la Esperanta Civito. SAT havis tian diskuton, kadre de sia kongreso en Hungario (julio 2001), kiel atestas la protokolo en "Sennaciulo" (oktobro 2001). La fakto ke la voĉdono, post tiu diskuto, estis negativa, neniel ĝenis la Esperantan Civiton: pruvo estas, ke ĝi stimulis la partnerecon inter paktintaj establoj kaj SAT por organizi kongreson en Ĉaŭdefono 2003. La ne aliĝo de SAT al la Pakto estis eĉ politike oportuna, ĉar SAT certe profitus el tio pli ol ĝi donus, kaj hodiaŭ probable unu triono de la civitanaro venus el SAT; kio kaŭzus ke la klasbatale orientitaj gecivitanoj havus ne unu, sed kvar aŭ kvin senatanojn, eble ili povus eĉ gajni venontan baloton kaj elekti la Konsulon. Alivorte: se SAT estus aliĝinta al la Pakto, eble hodiaŭ SAT-anoj regus tie.

Estas rimarkinde ke SAT aktive partoprenis en la Forumoj kaj en la ellaborado de la Civita Konstitucio (1999 kaj 2001) ne aliĝinte al la Pakto (datita 1998): do tia statuso neniel malhelpis kunlaboron.

Aldone, pluraj politikaj iniciatoj de la Esperanta Civito konverĝas al similaj de SAT, interalie la kampanjo kontraŭ grapolbomboj kaj minoj, la aktiveco favore al esperantistoj en prizono, la kampanjo kontraŭ mortopuno. Neniu alia esperanto-societo montris tiom da komunaj interesoj.

El historia vidpunkto estas do pli ol motivita la interesiĝo de la Kapitulo pri SAT, tiom ke en 2006, kiam manifestiĝis ĉe SAT grava financa krizo, ankaŭ la Civita banko intervenis helpe al SAT. Tiam neniu alia kolektiva subjekto ekster SAT helpis al SAT, krom la Esperanta Civito.

SAT eniris krizon post la morto de la tiama prezidanto, Yves Peyraut, kaj precipe post la prezidantiĝo de Jakvo Schram. La klera Peyraut havis kvalitojn homajn kaj strategiajn kiuj tute mankas al Schram. Peyraut kapablis trovi rolon por SAT, lerte moviĝante inter ERA (radikaluloj), UEA, la Pakto, dum Schram precipe kreas konfliktojn kaj forigas homojn. Multaj valoraj SAT-anoj eksiĝis de la asocio pro la eraroj de Schram, kiu interalie responsas pro la krizo kun la feministoj kaj la krizo kun MAS. Krome, Schram havas precedentojn de misfamigo.

Sed same kiel la talento de unu homo (Peyraut) ne sufiĉus por pravigi la ekeston de rilatoj kun SAT, la maltalento de alia (Schram) ne sufiĉus por pravigi la ĉesigon de tiuj rilatoj. Pli grava argumento favora al la revizio de tiuj rilatoj estas la agonia stato de SAT, kies membraro jam estas pli malgranda ol la civitanaro, kaj kies kongresoj (post la lasta sukceso en Ĉaŭdefono) ne plu atingas centon da aliĝoj, eble baldaŭ eĉ ne kvindekon.

SAT fakte malaperis sur la internacia nivelo, en kaj ekster Esperantio: sufiĉas memori ĝian foreston en la ĵurnalista kongreso en Vilno, malgraŭ la produktado de "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo". Praktike hodiaŭ SAT ne estas pli laborista kaj pli grava ol IFEF (fervojistoj); eĉ oni rajtas diri ke ili ambaŭ ne estas laboristaj, sed nur postlaboraj organizoj.

Konklude: SAT ne plu estas tiel rimarkinda kaj utila en Esperantio, kiel ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde, la SAT de Schram ja estas nur ombro, kompare kun la SAT de Peyraut kaj Waringhien.

En sia publikrilata strategio nature la Kapitulo konsideros la suprajn faktojn.

(el Angulemo, 2009 02 21)
subskribis: sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo

* * * * *

Koran dankon al la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey, pro ŝia detala respondo al mia interpelacio. Tial ke la respondo, en sia konkludo, ne donas definitivan indikon pri la estontaj rilatoj kun SAT, mi deklaras min nur parte kontenta.

sen. Anna Bartek, blanka grupo


[HeKo 382 9-C, 21 feb 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0588 s s