Civitana mobilizo kontraŭ perforto
Ĉi-jare la Oka de Marto okazas sub la slogano de batalo kontraŭ perforto, laŭ la emfazo de UNIFEM. La elekto estas tre oportuna, ne nur ĉar la problemo, kies viktimo estas virinoj, manifestiĝas pli kaj pli en sia terura, barbara amplekso. Dua kaŭzo ŝajnas al mi same grava, ideologie pli ol socie.
Feminismo batalas de ĉiam por la emancipiĝo de virinoj, por la egaleco de rajtoj kaj de ŝancoj tiel en la labora kiel en la politika sferoj. La konkeroj de la virinoj estas plej videblaj en la nordo de la mondo, precipe en la okcidento influita de la anglosaksa civilizo kaj en tiuj eŭropaj socioj kiuj pasis tra la sperto de la “reala socialismo”; kie la procentoj de virinoj kun profesia okupo similis al tiuj en Skandinavio, kaj la procentoj de diplomitinoj similis al tiuj en la plej evoluintaj okcidentaj landoj. Kontraŭe, la pozicio de la virino (jure kaj socie) postrestas en la tria mondo, en la islamaj landoj, en vastaj partoj de Azio kaj en Latin-Ameriko, inkluzive de Kubo: unuvorte, la sudo de la mondo restas tre masklisma.
Aliflanke, la konkeroj en la nordo ne signifas ke tiuj socioj estas pli sanaj nun ol antaŭe. La emancipiĝo de la virinoj ne evitis la kreskantan krizon de la okcidentaj socioj. Konsekvence la feminismo travivas embarasan kontraŭdiron: certe ĝiaj bataloj estas ekstreme aktualaj en la plejmulto de la mondo, tamen ili indikas socian evolumodelon kiu estas en krizo.
Ĉu fakte la skemo laŭ kiu okcidento avanus rilate al la virina kondiĉo kaj la cetera mondo malfruus, por atingi tamen ne kontentigan socimodelon, estas ĝusta? Ĉu ne ekzistas komunaj problemoj, tiel ke la fronto feminisma estus unueca de nordo al sudo?
La seksa perforto estas pli kaj pli uzata je la servo de strategiaj interesoj. Pli ol dudek mil virinoj, plejparte muzulmanaj, suferis pro seksatencoj en Bosnio-Hercegovino, kaj el ili almenaŭ milo gravediĝis. Granda kvanto da stuproj okazis kun la konscia intenco gravedigi tiujn virinojn, ofte tenatajn en kaptiteco ĝis la akuŝo, kiel kroma humiligo.
Plej ŝoka estas la monstra novaĵo ke la perforto kontraŭ virino celas generon: ĝi ja estas “reproduktantino” de la malamika etno, sekve (kiel reproduktonta idojn el la etno de la militkrimulo) ŝi estas perfortita dufoje – en la integreco de sia korpo kaj en la utiligo de tiu korpo, por ke el ĝi naskiĝu ŝia propra malamiko.
Ĉiu virino gravedigita per seksatenco sentas ke io malakceptebla okazas en ŝia korpo; en la supra kazo ŝi plie sentas ke la korpo mem, nome ŝi mem, estas malakceptebla. La konkludo estas ke la virina korpo estas ilo kaj ejo por “kvitigo de kontoj” inter viroj.
Tiu ĉi krimo en eŭropa lando, kia la balkana, ripetiĝas en ĉiuj kontinentoj kaj proksimaj epokoj: de la masakro en Nankino ĝis tiuj en la afrika lagoregiono. La masklismo turnas sin kontraŭ la korpo de virino por plenumi la plej profundan kaj abomenindan humiligon.
Jen komuna fronto konstruenda inter nordo kaj sudo. Fronto pli universala kaj kompakta ol la batalo por egalaj ŝancoj en eŭropa administracio, aŭ tiu por depreni la vualon en islama socio, aŭ tiu por ĉesigi ekcizadon en la tribisma Afriko.
Tiu fronto ne estas kontraŭvira. Male, en ĝi necesas la partopreno de viroj, ĉar sen ilia alianco ne eblos gajni la batalon kontraŭ la perfortuloj. La seksa perforto estas maskla, sed ne vira: ĝi estas per si mem kontraŭvira. Vireco kaj virineco taŭgas kiel kategorioj en psiko freŭdisme perceptata, kie la seksa instinkto situas en la fokuso. Sed jam ne en psiko adlerisme perceptata, kie la instinkto al regado pli gravas ol la seksa. Stupro kontentigas ne seksan pulsion, sed la regemon de la krimanto. Tial ĝi lezas ne nur la viktimon, preskaŭ ĉiam inon, sed eĉ la valorojn de vireco kaj, ofte, la pozitivecon de kolektivo.
La Esperanta Civito nature aliĝis al tiu ĉi fronto, per la subskribo de nia Konsulo, c-ano prof. Giorgio Silfer, al la alvoko de UNIFEM. Feminisma Esperanta Movado, kiel paktinta establo, estu la plenumanto de tiu aliĝo, unuavice en Esperantio. Tre laŭdinda tiusence estas la numero 15 de Femina, dediĉita al violento: efektive ankaŭ Esperantio bezonas konsciiĝon pri la tuta problemaro.
Estas bone, ke s-ino Tereza Kapista el Belgrado atendas respondojn al enketo de Sennacieca Asocio Tutmonda pri la feminaj kondiĉoj en la diversaj landoj. Sed mi preferus legi kion ŝi faras, kune kun aliaj kuraĝaj serbinoj, por kondamni kaj forlavi la hontosignon de la amasaj stuproj en Bosnio fare de serbaj trupoj.
Estas tre bone, ke s-ino Takeo Osioka aktivas por la pac-alvoko de la hiroŝima municipo. Sed mi ŝatus ankaŭ legi kion ŝi faras, kune kun aliaj kuraßaj japaninoj, por kondamni kaj forlavi la hontosignon de la amasaj stuproj en Nankino (1937/38) fare de japanaj trupoj. Ĝuste en Hiroŝimo, la municipo kiu plej multe festis la konkeron de tiu malfeliĉa urbo fare de la japana armeo. Kion ŝi faras, aŭ faris, en kunlaboro kun la Asocio por Helpo al la Postvivintoj de la Nankina Masakro, laŭ la ekzemplo de la japana profesoro Ikeo, kiu en decembro 2005 speciale veturis de Japanio al Nankino por partopreni la memorigan aktivadon. Prof. Ikeo diris: "La helpo kaj kompenso al la postvivintoj de la masakro devas esti farataj de la japana registaro, kiu tamen ne faris. Mi estis malĝoja. La krimo de Japanio al la ĉina popolo estas neforviŝebla, sed en Japanio iuj ĉiam tenas strutan sintenon pri la historio. Ili opinias, ke konfesinte la historion, ili perdos la dignon, sed fakte ili retrovos la dignon nur post konfeso de sia pasinteco. La japana popolo devas kune kun la ĉina popolo krei belan perspektivon de la ĉina-japanaj interrilatoj." (fonto: El Popola Ĉinio, aktualaĵoj 10).
Aparte trista min igas la masklisma filigrano en la artikolo pri seksatenco de la esperanta Vikipedio, sen ajna aludo pri kolektivaj stuproj sed kun tia emfazo: "Oni kalkulas pli kaj pli da virinoj punita [tiel] pro seksperforto kontraŭ viroj. La seksaj krimoj inter virinoj estas ofte silentita, [tiel] kaj juraj persekutado [tiel] kontraŭ virinoj estas maloftaj, sed ĝi ne signifas ke ĝi ne ekzistas" [tiel].
Nu, multe da laboro nin atendas, startante de Esperantio ne ĉiam virta, eĉ kiam virtuala.
Chamberline Nguefack Zedong
vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo
Dualo, la 8an de marto 2009