Esperanta Civito

LF eniris sian 40an jaron

La kvardekan jarkolekton de “Literatura Foiro” markas la belaspektaj kovriloj de Leonora Gonzalez el Meksiko, kiuj estas ligitaj kun la 150-jariĝo de Zamenhof. En ĉiu numero de 2009 eseo de elstara esperantologo omaĝos la datrevenon de la Majstro. En la ĵusa, februara numero estas tiu de Carlo Minnaja pri Zamenhof la verkisto.
 
Bunta literatura enhavo en la numero 237: post poemo de Nicolino Rossi, originala rakonto de Leif Nordensorm kaj tankaoj de Marie-France Conde Rey. Christos Hadjipapas eseas pri la cipra literaturo. Paulo S. Viana pri la traduko de “La Vidvineto” de Porto Carreiro Neto. Odd Tangerud pri “La anonco al Maria” de Paul Claudel.

La nefermita letero de Giorgio Silfer al Geoffrey Sutton inaŭguras la debaton pri lia 800-paĝa verko “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto": atuto atendata kvazaŭ mesio laŭ kelkaj, superflua briko laŭ aliaj.

La revuo prezentas plian prelegon de la monda ĵurnalisma kongreso en Vilno: Perla Martinelli pri la virinaj voĉoj en la speranta gazetaro, kompreneble kun akcento al la revuo “Femina”, kiu sukcese establiĝis en la verda gazetmerkato.

Politika teksto de Ariel Dorfman kaj Toni Morrison pri "Barack Obama, la poeto". Celio Freitas Martins serĉas la komunajn trajtojn de la hebrea kaj esperanto. En la leterkesto: Hasan Jakub Hasan kaj Jiri Patera esprimas sin pri la numero 236 de LF.

Kaj pluraj informoj pri la esperanta kulturo: pri la PEN-aktivado, pri la enketo rilate la grafikan ŝanĝon de la revuo, pri la printempa kaj somera programoj de KCE, pri la ateliero por esperanto-verkistinoj, pri la literatura konkurso EKRA-2009. En la februara numero la legantoj trovas ankaŭ la voĉdonilon por la PEN-Premio “La Verko de la Jaro”, por kiu kandidatas naŭ prozaj libroj surmerkatigitaj en 2007-2008.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝia ĉefredaktoro estas Ljubomir Trifonchovski. Provekzemplero estas mendebla senpage ankaŭ tra la redakcio de HeKo.

[HeKo 384 6-B, 12 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0643 s s 
  Total: 0.0815 s s