Esperanta Civito

Kresko kaj malkresko

La Pakto por la Esperanta Civito estas spertanta kreskon: pli da establoj, pli da petoj por akiri la esperantan civitanecon, pli da vizitoj ĉe la retpaĝoj (nova rekordo en marto 2009, per preskaŭ 20.000), eĉ pli da nemoveblaĵoj en proprieto de la paktintoj. Samtempe Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Universala Esperanto-Asocio perdadas membrojn: kiel klarigi tion?

Laŭ c-ano Giorgio Silfer "ne ekzistas rilato de kaŭzo kaj rezulto. La civitanaro kreskas, sed ne pro rektaj transiroj. Unuavice, ĉar la Esperanta Civito ne estas asocio, kie sufiĉas (mal)pagi kotizon por (mal)aliĝi. La civitanaro estas multe pli stabila, ĉar principe dumviva. Kaj eblas esti SAT-ano aŭ/kaj UEA-ano, samtempe havante la civitanecon. Krome, la Civita kresko estas kaj estu malrapida: interalie por garantii la kvaliton kaj fortigi la senton de komuna identeco".

En la Komitato de UEA oni sin demandas kiel varbi novajn membrojn. Ĉu sufiĉus krei novan kategorion, kun kotizo por retaj membroj? Laŭ c-ano Silfer "homoj eniras kolektivon ĉar ili estimas ĝin. UEA hodiaŭ ne estas populara kiel eble ĝi iam estis. Anstataŭ fabriki novajn membrokategoriojn, la UEA-gvidantoj (kun aŭ sen salajro) devus ekzameni siajn erarojn: ekzemple, kiom da malaliĝoj aŭ nealiĝoj en Katalunio kaŭzis la lastjara defendo pri la UK-patronado de ĉefgeneralo Franco? aŭ kiom da afrikan(ist)oj distanciĝis post la ultimato de prezidanto Dasgupta kontraŭ c-ano ak. Koffi Gbeglo? aŭ kiom da demokratoj ofendis la kontraŭtibeta pekinismo de prezidanto Corsetti? Kaj tiel plu."

Ĉu en la Kapitulo oni ĝojas pri la regreso de UEA? "Certe ne" respondas la Konsulo "Ni esperas ke UEA longe vivos, kvankam ni ne volas prognozi kiel ĝi vivos. Aliflanke, ni ne komprenas ĉi tiun katastrofismon: statistike la proporcia rilato inter la individua kaj asocia membraroj kutimis esti unu je ses, unu je kvin. Do nuntempe UEA devus havi malpli ol kvar mil, eble nur tri mil individuajn membrojn: sed ĝi havas preskaŭ ses mil -- unu je tri, unu je kvar."

Kiel komentarii la sloganon proponitan de komitatano István Ertl, pri la kialo aliĝi al UEA: "Ĉar UEA estas la organizaĵo kiu plej efike disvastigas Esperanton"?  Laŭ c-ano Silfer "multaj trovus tion kredinda nur je karnavalo, aŭ la 1an de aprilo. Fakte la gravaj sukcesoj en la agnosko pri nia lingvo, post la Okdeknaŭa, venis nur de ekster UEA".

[HeKo 386 4-A, 2 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0803 s s