Esperanta Civito

OPA por La Kvinpetalo

Oferto Publika por Aĉeto de la staĝejo "La Kvinpetalo": ĝi estas farita de Serge Sire, unu el la aktivuloj de Societo Yvonne Martinot (SYM). S-ro Sire ligas ĝin al plano de relanĉo de la esperanto-centro, laŭ li "en situacio ege malbona: staĝoj rariĝas same kiel staĝanoj kaj bonvolemuloj, la ripar-kostoj pro kadukeco male pli kaj pli abundas kaj altiĝas (kvankam ni ne riparas ĉion riparendan). Por la unua fojo en nia historio, [en 2008] la financa konto (saldo) estas negativa. Daŭrigi tiel, sen ŝanĝi la politikon, kondukas nin al la fermo de la centro."

Serge Sire kritikas la ĝisnunan strategion (pri kiu ankaŭ li kunresponsas, kvankam malpli ol historiaj gvidantoj, unuavice s-ino Suzanne Bourot) kaj proponas solvon por trovi la monon necesan por tiu relanĉo: "vendo de la nordaj domoj (15 kaj 23 rue du Lavoir)." La aĉetonto estus Serge Sire mem, kiu jam private posedas parton de unu el tiuj domoj, venditan al li antaŭ kvar jaroj de Suzanne Bourot. Por tiuj domoj li pretus pagi la valoron registritan en la bilanco (ne estas konata la valoro ĉe la kadastro, kaj probable ne ekzistas financa ekspertizo). Laŭ la bilanco 2008 tiuj du domoj valoras 44.678 eŭrojn, kaj Sire pretas pagi 40.000, kun ne klare difinita uzorajto por la nuna proprietulo (SYM). Nuntempe SYM posedas kvin domojn, kies valoro sume atingas ĉ. 157.000 eŭrojn, laŭ la lasta bilanco.

La SYM-proprieto kreskis ekde 1985 danke al la legaco de Yvonne Martinot, al la kontribuoj de Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange, al komenca kapitaleto donita de LF-koop, kies staĝejo "La Kvinpetalo" estis ĝis 1998 (tiu kapitaleto restis ĉe SYM). Pli malfrue intervenis pluraj SYM-anoj, laste la nuna prezidanto, brito rezidanta en Luksemburgio, kiu donacis 20.000 eŭrojn en 2007, por aĉeti al SYM ĝuste unu el la domoj kiujn Sire volus akiri, krom misinformo.

Pri tiu OPA la starpunkto de la SYM-Komitato ne estas konata; sed la koncerna propono estas dissendita al la SYM-anaro per koverto de SYM mem. Tial ke la Komitato rifuzis dissendi la programon de unu el la kandidatoj en 1998 (eĉ ne vidinte ĝin), oni rajtas dedukti ke la Komitato almenaŭ ne kontraŭas tiun OPAn. Se tiel estus, subite la situacio de "La Kvinpetalo" (kiu travivis sian plej brilan, transnacian epokon kiam SYM estis filio de LF-koop) aspektus en tre alarma danĝero, laŭ la vortoj de Serge Sire mem.

[HeKo 386 9-A, 7 apr 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0474 s s 
  Total: 0.0642 s s