Esperanta Civito

Tri generacioj de redaktoroj en LF-koop

Tri generacioj de redaktoroj rezultas el la ĝenerala Asembleo de LF-koop, kiu disvolviĝis hodiaŭ en la Esperanto-Domo de KCE, en fizika ĉeesto de kooperantoj kaj kunlaborantoj el sep landoj: Bulgario, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svislando, Svedio.

Por la laborplano 2009-2011 la Asembleo konfirmis senatanon Ljubomir Trifonĉovski (50-jaran) kiel ĉefredaktoron de "Literatura Foiro" kaj nomumis civitaninon Aneto Muhlemann (24-jaran) kiel ĉefredaktoron de "Heroldo de Esperanto". La Asembleo donis ankaŭ sian verdan lumon al la konfirmo de sen. Perla Martinelli kiel ĉefredaktoro de "Femina": la definitivan decidon tamen alprenos post tri tagoj la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado, kiu posedas la revuon (LF-koop ĝin eldonas kaj administras).

La ĉefa decido en la organigramo de LF-koop dum la dekunua Trijara Laborplano (TLP) koncernas do la stiradon de "Heroldo de Esperanto". La ĝisnuna dualo fariĝis singularo, kvankam la kunredaktoro de 2008, sen. Dieter Rooke, konservas privilegian statuson kiel oficiala kongresa redaktoro.

La reelektita Administra Komitato konsistos el la ĝisnunaj prezidanto (Marc Hiltbrand), vicprezidanto (Perla Martinelli) kaj sekretario (Marie-France Conde Rey): ili rajtas alelekti du pliajn membrojn, kondiĉe ke unu el la du estu svisa ŝtatano (pro statuta klaŭzo).

La diskuto pri la gvidlinioj de la 11a TLP enfokusiĝis je la diversigo de la produktado, kiu momente koncentriĝas je la periodaĵoj. La gvidlinioj inkluzivas tri ĉefajn  punktojn: a) la gazetfako; b) la relanĉo de la ne periodaj varoj kadre de la didaktika laboro lige al LTSEC; c) la kompletigo de la komencitaj projektoj. Kvara punkto estos la KD-igo de kasedoj kaj la lumdiskigo de vidbendaj filmoj. Kreskantan gravecon reakiros ankaŭ la kongresfako, kiu okupiĝos pri aranĝoj ekster Svislando: en Svislando ili estos rezervitaj al KCE.

La ĝeneralan Asembleon prezidis sen. Bertil Nilsson kaj partoprenis ankaŭ la Konsulo de la Esperanta Civito (kiu delonge oficas kiel revizoro ĉe la kooperativo).

[HeKo 387 3-B, 10 apr 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0571 s s