Nur 23 el 45 akademianoj jesis
Nur 23 akademianoj el 45 aprobis la enkondukan tekston, redaktitan de Bertilo Wennergren, al la listo de rekomendataj landnomoj, pri kiu la Akademio de Esperanto ĵus referendumis. El la ceteraj 22, kvin kontraŭis, kvin sindetenis kaj dek du ne partoprenis.
La apenaŭa plejmulto kontrastas kun la vasta aprobo en la baloto pri statutreformo (celanta enkonduki la voĉdonadon per interreto): 33 jesoj, unu neo, unu sindeteno, dek nepartoprenoj.
La tria demando (pri IO/UJO) ricevis respondon kiu egalas al vangofrapo por la UJ-anoj, kun 27 por IO, kvin kontraŭ, du sindetene kaj dek unu nepartoprene.
Fine, en la listo de rekomendataj landnomoj la malplej ŝatata estis "Barato" (nur 24 jesoj).
[HeKo 387 4-A, 11 apr 09]