Esperanta Civito

EDE en Germanio, sed ne en Francio?

Ĉu ankaŭ en 2009 Eŭropo-Demokratio-Esperanto partoprenos nur en unu balotkampanjo por la EU-Parlamento: tiu en Germanio? Fakte la franca sekcio de la partio estas decidanta pri la rezigno kandidatiĝi, laŭ propono de la plej influa gvidanto, s-ro Christian Garino.

La subita renverso de la situacio ŝuldiĝus al nova normo en Francio, laŭ kiu la kandidatlistoj ne atingintaj almenaŭ unu procenton de la voĉoj devos pagi 40.000 eŭrojn al la ŝtato. En 2004 EDE rikoltis entute 25.000 voĉojn, egale al nur 0,2%. Estas realisme supozi, ke EDE ne atingos multe pli da voĉoj, ĉi-foje.

Se konsideri ke la forto de EDE estus prezenti kandidatlistojn en kiel eble plej multaj landoj, kaj ke preskaŭ certe ankaŭ Germanio en 2014 obstrukcos la "ĝene ekstrajn" kandidatlistojn, estas prognozeble ke la fenomeno EDE ĉesos baldaŭ, almenaŭ kiel partipolitika: eble ĝi daŭros kiel opinimovada, kvankam tiel ĝi riskus esti nur eŭropisma duoblaĵo de kelkaj landaj asocioj.

[HeKo 388 3-A, 16 apr 09]

S-ro Bert Schumann komunikis:

1) Partoprenas kaj germana kaj franca sekcioj, inkluzive ĝia transmara parto en Ameriko, Afriko kaj Oceanio, sume 157 kandidatoj. 2) La franca sekcio neniam planis rezigni, nur Kristian Garino proponis ne printigi voĉdonilojn por sia sud-orienta balotregiono. 3) Neniu franca "normo" devigas pagi monon kaze de certa elcentajho. Ja okazis normigo de formato A5 por voĉdoniloj. 4) Malgraŭ la realisma supozo de la aŭtoro, la statistiko montras ke la voĉonombro dependas de elspezita mono dum la balotkampanjo. 5) Germanujo obstrukcis la ekstrajn kandidatlistojn nek en 2004 nek en 2009 kaj espereble ne enkondukos obstrukcoregulojn en 2014. 6) Malgraŭ tiu fenomena prognozo, la nombro de landoj kun EDE-kontaktulo kreskis. En tri francaj balotregionoj listestras ne-esperantistoj el aliancaj partietoj.

La redakcio respondas:

1) kaj 2): Evidente la propono de Christian Garino ĉi-foje ne havis la subtenon de la plimulto. 3) La informo venis el fidinda franca EDE-aktivulo. 4), 5) kaj 6): La tendenco estas obstrukci la listojn kiel EDE. Ni ne aprobas tiun tendencon, ni nur konstatas ĝin.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0578 s s