Esperanta Civito

La kazo Franciska Toubale

S-ino Franciska Toubale sendis la suban komunikon:

"Kiu helpos min trovi la ĝustan vorton? Mi membriĝis al la Aŭstralia Esperanto-Asocio en 1996, jaro de mia enmigrado en Aŭstralio, ĝustatempe por helpi kadre de la UK en Adelajdo en 1997. En decembro 2006 mi ricevis kune kun la ĉeko, kiun mi donis al li de mano al mano kelkajn semajnojn pli frue cele pagi la renovigon de mia membriĝo al la asocio, leteron de la kasisto de la asocio, kiu tekstas jene: La plejparto de la nuna estraro ne deziras ke vi estu membro de la asocio dum la venonta jaro (originala teksto: «As you should both (la letero estas adresita al mia kunulo kaj mi) be aware, the majority of current Estraro do not wish for either of you to be members of the Association and have voted not to accept your membership for 2007. In accordance to their instructions I am returning your payment”)."

"Ankoraŭ nun la Estraro diras kaj la sama estrarano eĉ skribis antaŭ nelonge ke mi disvastigas mensogon, dirante ke mi estis forigita de la Asocio. Laŭ ili mi ne rajtas esti membro kaj ili ne pretas membrigi min sen kondiĉoj, sed mi disvastigas mensogon se mi diras ke mi estis forigita de la Asocio. Kiu vorto priskribas mian pozicion? Ĉu iu scias? Mia celo ne estas altiri al mi kompaton aŭ ion similan, sed scii ĉu en viaj asocioj ekzistas simila demokrata vojo por (?)igi la membrojn ."

"En januaro 2007 la Asocio havis inter 170 kaj 180 individuajn membrojn. Nun estas ĉirkaŭ 130 membroj. Do ĉirkaŭ 50 malaperis.Kelkaj estis (?)itaj kiel mi. Aliaj mem rezignis. Pri kelkaj mi tute ne scias la kialon de la malapero. Rimarko: mi aldonis la tekston en la lingvo uzita de la estraranoj de la Aŭstralia Esperanto-Asocio ĉar mi ne volas ke mia traduko, kvankam mi provis fari mian eblon por eviti tion, ne redonu la ĝustan informon."

Se persono ne estas jam membro de asocio, kaj ĉi tiu rifuzas la aliĝpeton, tiu persono estas (for)rifuzita. Kutime kontraŭ (for)rifuzo eblas apelacio. En la Esperanta Civito, kiam individuo petas la civitanecon tio okazas pere de la paktinta establo (aŭ la unuagrada parenco jam havanta la civitanecon) kiu garantias por la petanto. Se la Civitana Registro rifuzus, tiam la perinto rajtus apelacii ĉe la Kortumo, kiu donus sian arbitracion pri la (for)rifuzo.

Se persono estas jam membro de asocio, kaj ĉi tiu ne konsentas pri la reaniĝo, tiu persono estas eksigita. Ĉi tiu estas la kazo de s-ino Toubale kaj ŝia partnero, rilate al AEA. Oni atentu, ke estas diversaj formoj de eksigo: dekadenco (la persono perdas sian membrecon pro neplenumo de statutaj kondiĉoj, ekzemple nepago de la kotizo ĝis certa limdato en la administra jaro), revoko (la persono perdas sian membrecon pro preteratento de statutaj kondiĉoj, ekzemple neatingo de iu aĝlimo, malgraŭ la mala supozo je la momento de la akcepto) kaj forpelo (la persono perdas sian membrecon pro decido de la statute suverena instanco, kutime la Asembleo, decido kaŭzita de grava statuta malobservo).

Ni ne scias (pro malsufiĉo da detaloj) ĉu la kazo Franciska Toubale estas dekadenco, revoko aŭ forpelo (ĝi tamen ne ŝajnas forpelo); ŝi almenaŭ rajtas uzi la ĝeneralan vorton "eksigo, eksigita". Preter la lingva demando, estas strange ke ŝi (kaj la ceteraj eksigitoj) ne apelaciis kontraŭ la decido de la Estraro.

Koncerne la Esperantan Civiton, la perdon de la civitaneco povas verdikti nur la Kortumo, nome la justica povo, kaj ne la ekzekutiva.

[HeKo 389 3-A, 29 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0576 s s