Esperanta Civito

Kongreso de la Popoloj en Brazilo

Renkonto de la Kongreso de la Popoloj (unu el la du ĉefaj branĉoj de la mondialismo: la alia estas la mondfederistoj) en la ĉefurbo de Brazilo, 11-15 majo 09, cele al la formulado de proponoj pri la solvo de la mondaj problemoj.

La aranĝo ne estas efektiva sesio de la mondcivitana organizo, prokrastita pro la "meksika" gripo. Inter la temoj: La celoj de la jarmilo; La socia respondeco de la entreprenoj; La solidara ekonomio kiel evoluiga modelo; La edukado al paco.

La renkonton surloke organizas União Planetária / Unio Planeda, kies prezidanto estas d-ro Ulisses Riedel, elektita al la Kongreso de la Popoloj. La renkontejo estas kampara proprieto je 60 km de Braziljo (nenia rilato kun "Bona Espero", kvankam d-ro Riedel parolas esperanton). 

La Esperanta Civito estas invitita, sed ne sendos reprezentanton. La Konsulo tamen decidis sendi saluton, kiel li faris okaze de la inaŭgura sesio de la Kongreso de la Popoloj.

[HeKo 389  8-A, 8 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0538 s s