Esperanta Civito

Sordine pasis la Europa Tago 2009

Preskaŭ nerimarkate en kaj ekster Esperantio hieraŭ pasis la Eŭropa Tago 2009. En Esperantio silentis la establoj kiuj uzas la epiteton "eŭropa": Eŭropa Esperanto-Unio kaj la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Kaj des pli grava estis la silento de politikaj kaj instituciaj realaĵoj ekster Esperantio.

La Esperanta Civito sin esprimis pri Eŭropa Unio lastatempe per la rezolucio pri Palestino, aprobita de la Senato la 13an de aprilo 2009 unuanime, per la voĉoj kaj de la Verda majoritato kaj de la opozicioj Blanka kaj Ruĝa. En la fina parto la rezolucio interalie deklaras "ke la ŝtatoj en konflikto, kaj specife en balkanizita areo kiel Proksima Oriento, ne rajtas aspiri al membreco en internaciaj organizoj, interalie Eŭropa Unio".

Laŭ tiu deklaro, la nova Esperantio kontraŭas la aliĝon de Turkio kaj de Israelo al Eŭropa Unio. Pri la unua ekzistas formala aliĝpeto, pri la dua nur kontaktoj, kaj la subteno de kelkaj politikaj fortoj, interalie de la Transnacia Radikala Partio, la plej favora al esperanto en la EU-parlamento.

La milita stato koncernas Turkion pro la eterna konflikto kun la kurda minoritato, ne komparebla kun la etnaj konfliktoj en Irlando aŭ Hispanio, sed jes kun tiuj en balkanaj landoj, kiuj tial ne sukcesas eniri la Union,  Al tio aldoniĝas la historia agnosko pri la armena genocido, ĝis nun rifuzita de la turkaj aŭtoritatoj.

La demando pri Turkio estas tamen pli geopolitika, nome: ĉu Eŭropa Unio devas celi la integrigon de ĉiuj NATO-landoj, laŭ la skemo konata jam por Pollando, Ĉeĥio, Sovakio, Hungario unue, Bulgario kaj Rumanio due, Albanio kaj Kroatio trie? Kie estas skribita la regulo, ke EU devas paŭsi NATOn, kun la sola escepto de tiuj NATO-membroj (kiel Norvegio) kiuj mem ne petas la aliĝon? Anstataŭ referenci aŭtomate al la plivastiĝo de armea alianco, EU povus prioritate referenci al la tuteŭropa institucio fondita por defendi la homajn rajtojn, nome Konsilio de Eŭropo.

Apud tiu geopolitika premiso, dua ĝenerala demando: kie estas skribite, ke EU ekspansiu kvazaŭ preventilo aŭ kuracilo por alies internaj krizoj? En la kazo de Islando por eviti universalan bankroton (simile ĵus okazis kun Hungario kaj okazas kun Latvio), en la kazo de Turkio por subteni la laikecon de ŝtato, kies socio pli kaj pli similas al la alĝeria.

Jen gravaj demandoj, pri kiuj indis paroli publike okaze de la 59a datreveno de la Schumann-deklaro.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 390 1-C, 10 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0214 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0684 s s